Tria koncilio de Melfi

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Tria koncilio de Melfi, kiu ekis la 1-an de septembro de 1089 kaj daŭris nur unu semajnon, disvolviĝis en la kastelo de la monto “Vulture”, kaj estis kunvokita kaj prezidita de papo Urbano la 2-a. Ĝi revestas aparatan gravecon ĉar ĝi estis la momento, kaj samtempe, la loko en kiu la papo anoncis la unuan krucmiliton, kaj alprenis historivalorajn decidojn rilate kaj politikon kaj rilate la klerikaron.

Plifrue Nikolao la 2-a tie estis kunvokinta en 1059 la unuan koncilion de Melfi, dum Aleksandro la 2-a en 1067 estis prezidinta la duan koncilion de Melfi; post tiu tria koncilio estus sekvintaj aliaj du, la kvara iniciate de Paskalo la 2-a 1101, kaj la kvina iniciate de Inocento la 2-a 1137.

Skize pri la tria koncilio de Melfi[redakti | redakti fonton]

Koncilio Papo prezidanta la laborojn Ekleziuloj partoprenantaj Nobeluloj partoprenantoj Dato de la efektiviĝo Precipaj dekretoj Notoj
Tria komcilio de Melfi Papo Urbano la 2-a Abato Elio kaj ĉefduakono Johano Ruĝero Borsa, Boemondo la 1-a el Altavilla, Gofredo el Conversano Ekde la 10-a ĝis la 17-a de septembro de 1089 anoncas la unuan Krucmiliton – kondamnas la simoniajn praktikojn kaj kontraŭas la Konkubinecon de klerikoj ĉe la fino de la koncilio Boemondo invitas la Papon al Bari por enurnigi la ostojn de Sankta Nikolao

Organizaj aspektoj[redakti | redakti fonton]

Kastelo de Melfi kiu gastigis la kvin konciliojn.

La papo el Romo revenas al la sudo de itala Duoninsulo kaj establas sian loĝadon en la kapitalo de Normandoj, Melfi, ĉe Ruĝero Borsa, kiu lin gastigas. Papo Urbano la 2-a kunigas la trian el la kvin papaj koncilioj de Melfi. Laŭ kronikisto Lupo Protospata, kiu raportas pri la evento, partoprenas 70 episkopoj de Apulio, Kalabrio kaj Moliso. [1]

Religiaj aspektoj[redakti | redakti fonton]

La papo, kune kun la ĉefoj de Normanoj, ĵetas la bazojn de la konstituonta ligo celanta liberigi el la okupantoj islamaj la Sanktan Teron kaj bremsi la prirabadojn sur la italaj (kaj tuteŭropaj) marbordoj flanke de nordafrikaj islamaj piratoj. Komenciĝas tiel la predikado pro promocii la krucmiliton, kiu estos oficiale lanĉita en Clermont-Ferrand.

Urbano la 2-a norme kaj fakte elfinas la reformon survojigitan de papo Gregorio la 7-a kaj pludaŭras en la latinigo de la eklezianoj ankoraŭ praktikantaj la grekan riton.

La koncilio envojas reformon de la monaĥa disciplina vivo, aprobas diversajn artikolojn de la roma kanona juro kaj starigas dekses novajn kanonojn: sankcias, kiel la antaŭaj koncilioj, la simoniajn akiraĵojn de ekleziaj oficoj, malaprobas kaj punas la Konkubinecon praktikatan ĉe iuj klerikoj spite de la kanonaj dekretoj de antaŭja kocilioj; kaj reasertas la devon de la senedzineco por la ekleziuloj ekde la subdiakoneca rango.

Por eviti la simonion, la koncilio preskribas ke la monaĥejoj kaj ekleziaj institucioj akiru la permeson de la loka episkopo antaŭ ol ili akiru aŭ kreu novajn preĝejojn aŭ religiajn centrojn sedevigitajn pagi dekonaĵojn. Kaj tio valoras por la tuta eklezio. Kaj por peli al la observado de la celibato, la koncilio dekretajn punojn ankaŭ por la edzinoj de la pastroj kiuj ilin edzinigis.

Urbano la 2-a restartigas la procedon por la reunuigo de la du kristanaj eklezioj, la latina kaj la greka: remalfermas la intertraktadon kun la grekaj eklezio kaj imperio; sed la provo fiaskas.

La koncilio reasertas la superecon de la papo rilate investiturojn de la episkopoj permesante, tamen, escepton al Sicilio, kaj malpermesas investituron iniciate de laikoj.

Politikaj aspektoj[redakti | redakti fonton]

Dum la sesio al la papo omaĝas iuj nobeluloj, inter kiuj Gofredo, grafo de Conversano, eklezianoj de Bari, abato Elio kaj la ĉefdiakono Johano. Fine omaĝe vizitas la papon ankaŭ Boemondo la 1-a el Altavilla

Dum la koncilio, la baronoj subskribas la Dian Armisticon por redoni ion da paco al la popoloj forkonsumitaj pro la militoj.

Dum la koncilio la papo omaĝe, flanke de Ruĝero Borsa, ricevas la teritoriojn de la Dukato de Apulio kaj Kalabrio kaj tiujn ĉi, tujpost, al li transdonas en nova investituro kun la titolo de duaranga (post la papo) Duko de la samaj teritorioj.

La papo sukcesas reordigi la rilatojn inter du normanaj ĉefoj: la duonfratoj Boemondo kaj Ruĝero, post jarojn de milito, formetas armilojn kaj trovas kompromisan definitivan akordon.

La papo agnoskas Boemondon el Altavilla Sinjoro de Bari[2], kaj lin investas per la feŭdo etendiĝanta ĝis Taranto kaj Gallipoli, kaj normaligas la rilatojn inter la feŭdularo...

Ankaŭ tiu papo, kiel la antaŭa Aleksandro la 2-a estas invitata de la aŭtoritatuloj de Bari viziti la urbon kaj beni kaj enurnigi la entombiìotojn ostojn de Sankta Nikolao.

Kronologio de la Papaj Koncilioj en Melfi[redakti | redakti fonton]

Koncilio Papo Dato Dekretoj
Unua koncilio de Melfi Nikolao la 2-a 3-a de aŭgusto - 25-a de aŭgusto 1059 Antaŭata de Traktato de Melfi kaj kokludiĝas per la Konkordato de Melfi.
Dua Koncilio de Melfi Aleksandro la 2-a 1-a de aŭgusto - septembro 1067 Ekskomuniko kontraŭ Roberto la Giskarda.
Tria koncilio de Melfi Urbano la 2-a 10-a de septembro - 17-a de septembro 1089 Estas proponita la Unua krucmilito.
Kvara koncilio de Melfi Paskalo la 2-a Aŭgusto 1101 Ekskomuniko por la urbo Benevento. (dato ne certa)
Kvina koncilio de Melfi Inocento la 2-a 4-a de julio - 18-a de julio 1137 Ekskomuniko kontraŭ la kontraŭpapo Anakleto la 2-a kaj mallegitimo de Ruĝero la 2-a Altavilla kaj ligitimo de Rainulfo la 3-a Drengot.

Noto[redakti | redakti fonton]

Alia koncilion oni okazigis en Melfi, tiu de 1130; sed ĝi ne estas agnoskita de la Eklezio ĉar kunvokita kaj pezita kaj promulgita de kontraŭpapo Anakleto la 2-a

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Portreto pri la papo, realigita en la jaroj 1748 / 1765, nun memorigas en la katedralo de Melfi la eventon de la tria koncilio.
  2. Precizaj vortoj: "domino Boamundo eundem Papam nobiscum deprecante".


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]