Kvarvoĉa tonmetado

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kvarvoĉa tonmetado estas tre ofta muzika tonmetado, kiu celas la partoprenon de kvar voĉoj, plimalvastasence de la kvar homaj voĉregistroj (soprano, aldo, tenoro, baso).

Kvarvoĉa tonmetado celas ekvilibron inter homofonie vertikala konveneco, por ke la soona aperaĵo ne fariĝas tro maltrankvila kaj por ke la komprenebleco de la teksto konserviĝas, kaj polifonie horizontala memstareco, por formi la voĉojn kante interesaj. La voĉoj obeas je tio al la voĉdirektaj principoj de la kontrapunkto.

Aplikado[redakti | redakti fonton]

Kantmuziko[redakti | redakti fonton]

Ofta aplikokazo de kvarvoĉa tonmetado estas la kreado de tonmetaĵo pri donita melodio, ekz. por realigo per ĥoro. Por tio oni unue taksu la harmoniigeblecojn de la melodio kaj konstruu taŭgan baslinion, nur je la fino oni almetu la mezajn voĉojn. Je tio oni atentu la naturan voĉamplekson de la kantvoĉoj.

Kvarvoĉa tonmetado generis kelkajn kliŝojn rezultajn el siaj premisoj. Ĉar ekzemple je finaĵoj la bazotono plejofte jam estas okupata de soprano kaj baso, la aldo falas, kvankam tio estas nebone kantebla, de la strebotono sur la kvinton, por eviti senkvintan finakordon. La tenoro tamen falas ĉi-loke ofte de la dominanta septo sur la triton, kio estas pli bone kantebla.

Je tonmetaĵoj por tiel nomataj „samaj“ voĉoj, ekzemple virĥoro kun du tenoraj kaj du basaj voĉoj, la komponisto resp. aranĝisto devas pli bone atenti la efikojn de ekestaj voĉokruciĝoj, ĉar la okupata tonkampo estas pli malvasta.

Instrumenta muziko[redakti | redakti fonton]

La ĝeneralbaso-ludado estas idealforme instrumenta aplikado de la kvarvoĉa tonmetado. Jen la elirpunkto estas inversa: nur la basvoĉo estas donita, la tri suprajn vocojn la muzikisto devas improvize aldoni helpe de la ciferigo.

Ĉi tiu ĝeneralbaso konsistigas resumon de harmonia progresado de komponaĵo. Ĝia kvarvoĉeco fariĝis bazo de la „deviga akompano“ de postbaroka muziko, ankaŭ kaj ĉefe de la instrumenta muziko, precipe de vienklasika muziko. Jam la reduktado de la kutima arĉinstrumentaro de kvin al kvar voĉoj en malfrua baroko (forfalis la 2-a vjolo) preparis ĉi tiun evoluon.

Komponado de kantaj tonmetaĵoj[redakti | redakti fonton]

Principe oni uzas por kvarvoĉaj tonmetaĵoj laŭ stilo de la protestantaj ĥorkantoj la akordojn rezultajn el la sep ŝtupoj de la baza tonalo. Antaŭ ol oni komencas per la komponado de la tonmetaĵo, oni devas elekti por ĉiu meloditono konvenan akordon el la ses eblaj, kiu entenas la respektivan meloditonon. Estas negrave, je kiu loko la tono aperas en la akordo.

Poste oni konstruas surbaze de ĉi tiuj akordoj baslinion konvenan al la melodio. La kvinto nur esceptokaze rajtas aperi en la baslinio. Idealakaze soprano kaj baso pasas kontraŭparalelaj, por eviti poste paralelojn je la formado de la mezvoĉoj.

Post tio oni aldonas la mezvoĉojn. Ĉar kvarvoĉaj akordoj laŭnorme konsistas el trivoĉaj akordoj, unu tono estas duobligenda. Tio kutime estas la bazotono; kie tio ne eblas pro paraleloj, oni duobligas unuarange la kvinton, se ankaŭ tio ne eblas, la triton. Nur malofte unuopaj akordoj de tonmetaĵo povas esti septakordoj. Laŭ la strikta harmoniscienco la voĉoj ne rajtas fari aŭgmentitajndiminuitajn saltojn, nek saltojn pli grandajn ol okto. Krome ne devas aperi kvinto- aŭ oktoparaleloj, tio signifas, ke du voĉoj en kvinta aŭ okta distanco ne rajtas pasi paralele de unu akordo al la venonta. Komponisto tamen povas atingi per vundado de ĉi tiuj reguloj deziratajn efektojn.

Apartaĵoj je la komponado:

Fremdnotoj[redakti | redakti fonton]

Fremdnoto estas tono, kiu estas ero de la antaŭa akordo (kiel transligita aŭ nove sona noto), kiu en la nova akordo estas disonanca kaj laŭpaŝe dissolviĝas en konsonancon. Povas aperi

Plej ofte aperas kvarto-fremdnotoj.

Trairaj tonoj kaj ŝanĝonotoj[redakti | redakti fonton]

Jen la tono eligas el la akordo, por laŭpaŝe fariĝi disonanca kaj poste en la sama akordo (aŭ eventuale en la venonta) ankaŭ fariĝi laŭpaŝe denove konsonanca. Ankaŭ je tio ekzistas unualinie la tri supre menciitaj eblecoj.

Apartaj akordoj[redakti | redakti fonton]

  • Fremdnota kvartsestakordo estas konstruaĵo, kiu postulas kaj permesas kvinton en la baso. La bazotono de la subdominanto estas uzata kiel kvarto-fremdnoto al la toniko. Fremdnota kvartsestakordo ofte estas uzata en finaj kadencoj.
  • Mallongigita dominantseptakordo: Jen oni bezonas la kvinton de la ne-ludata bazotono, do laŭ la ekzemple de mallongigita la D. Ĉi tiu akordo estas dissolvata al toniko.
  • Traira kvartsestakordo: Je tio temas pri akordo, kiu estas konstruata sur paŝe pasanta baso. La kvinton kiel bas-tono oni devas atingi kaj forlasi nur laŭpaŝe. Ĉi tiu konstruado eblas je ĉiuj ĉefaj kaj flankaj trisonoj.
  • Ŝanĝo-kvartsesta akordo: Akordo en baza strukturo fariĝas per laŭpaŝa plialtigo de la trito kaj de la kvinto al kvartsesta akordo. La ŝanĝitaj tonoj refariĝas malsuprenire trito kaj kvinto, plenumas do paralelan ŝanĝon kun la supraj flankonotoj. La bas-tono estas eltenata dum ĉi tiu tempospaco aŭ povas esti ripetata.
  • Aldona sesto kaj -turno: Temas je tio pri etaj variaĵoj de kadenco, kiuj koncernas la subdominanton. Je aldona sesto oni duobligas simple neniun tonon, sed aldonas la seston. En -turno oni anstataŭas la kvinton per sesto kaj duobligas la bazotonon, ĉar alikaze la akordo sonus kiel subdominanta paralelo kun kvintoduobligo. Krom tio oni pritraktas la du akordojn kiel kutima subdominanto. Ili fortigas unualinie la subdominantan efikon de akordo kaj do bone taŭgas por moduladoj.

Normitaj turnoj[redakti | redakti fonton]

  • Frigia turno: Estas tipe, ke minora sestakordo strebas al maĵora akordo en baza pozicio. Je tio la minorakordo „komencas“ plentonon sub la maĵorakordo. Tiel ekestas basa paŝo duontonon malsupren, kiu egalas al la duontona paŝo je la komenco de la frigia gamo.
  • Pachelbel-gamo: Populara ebleco por harmoniigi de maĵortonalo. La basvoĉo moviĝas al supranta gamo jene: kvarto malsupren - kvarto supren - kvarto supren - eta duto malsupren - kvarto supren - ega duto malsupren (resp. kvinto malsupren) - kvarto supren (resp. kl. septo supren). Je tio oni harmoniigas (laŭ funkciteorio): T - D - T - S - Dp - Tp - D (aŭ mallongigita ) - T. Oni ankaŭ povas renversi la tuton kaj uzi por desupraj gamoj, je kio do la variaĵo kun mallongigita malhavas sencon, ĉar ĉi tiu akordo senescepte strebas al toniko. Konforme al la natura homa voĉamplekso oni devas elekti la taŭgajn elirtonojn por la baslinio.
  • Finoturnoj
    • trompa finaĵo 1 - 4 (dominanto al tonikoparalelo)
    • plagala finaĵo 4 - 1 (subdominanto al toniko)
    • duona finaĵo 1 - 5 (toniko al dominanto)
    • plena finaĵo 5 - 1 (dominanto al toniko; lastaj du akordoj de kadenco)

Je la finoturnoj la diferenco inter duona kaj plagala finaĵoj estas ekkoneblaj nur en la kunteksto, ĉar la akordoj depende de la tonalo eventuale estas identaj. Jen unusenca nomado eblas nur per la baza tonalo de la kanto. La unuaj tri turnoj ne estas uzeblaj kiel finaĵo de muzikpeco. Temas pri „internaj finaĵoj“, uzataj antaŭ paŭzoj aŭ je la fino de frazoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La kvarvoĉa tonmetado evoluis en la 17-a jarcento en homofonie metitaj kantaj kaj instrumentaj tonmetaĵoj de la renesanco (la tonmetaĵoj de la renesanco tamen estis plejofte kvinvoĉaj kaj ebligis do nur limigitan moveblecon de la unuopaj voĉoj). Fama ekzemplo de ĉi tiu evoluo estas la „Beckersche Psalter“ de Heinrich Schütz (1628, reviziita en 1661).

Kiel modelaj nuntempe validas la kvarvoĉaj tonmetaĵoj de Johann Sebastian Bach, ĉar ili konformas al la supre nomitaj postuloj. Multaj el la kantatoj de Bach finiĝas tipe per kvarvoĉa ĥoralo. Liaj ĥoralharmoniigoj tamen jam dum lia vivotempo ne nur estis glorataj, sed ankaŭ kritikataj. Ilia tekstrilata esprimpovo trafis ĉefe post ilia senteksta publikigo fare de Carl Philipp Emanuel Bach sur malakcepto.

Harmonie tre postulemajn kvarvoĉajn tonmetaĵojn de popolaj kaj ekleziaj kantoj verkis pli malfrue Max Reger.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Ulrich Kaiser: Der vierstimmige Satz, Kantionalsatz und Choralsatz. Kassel 2002, ISBN 3-7618-1478-X.