Kviraj studoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Kvir-teorio.

Kviraj studoj, studoj pri seksa diverseco, aŭ GLAT-aj studoj estas akademia fako pri la studado de aferoj, kiuj rilatas al seksa orientiĝo kaj socia sekso, ordinare koncentrante sin al lesbanaj, gejaj, ambaŭseksemaj/ĉiuseksemaj, transgenraj, kviraj, scivolemaj, kaj interseksaj homoj kaj kulturoj.

Originale koncentrita al GLAT-a historio kaj literatura teorio, la fako etendiĝis ĝis la akademia studado de demandoj, kiuj elmerĝiĝis pro trovaĵoj de biologio, sociologio, antropologio, la historio de scienco, filozofio, psikologio, seksologio, politika scienco, etiko, kaj aliaj fakoj, per ekzamenado de la idento, vivoj, historio, kaj perceptado de GLAT-aj homoj. Marianne LaFrance, la eksprezidento de la Larry Kramer Iniciato por Lesbaj kaj Gejaj Studoj, diris, "Nun ni demandis ne nur 'Kio kaŭzas samseksemon?' [sed ankaŭ] 'Kio kaŭzas aliseksemon?' kaj 'Kial sekseco estas tiom centrita en la vidpunktoj de iuj homoj?'"

Kviraj studoj ne samas al kvir-teorio, kiu estas analiza vidpunkto en kviraj studoj, centrita je literaturaj studoj kaj filozofio, kiu defias la siaopinie "socie konstruitajn" kategoriojn nome seksa kaj sekseca identoj.