Károly Pulszky

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Károly Pulszky
Károly Pulszky en 1898
Károly Pulszky en 1898
Persona informo
Naskiĝo 9-an de novembro 1853 (1853-11-09)
en Londono
Morto 6-an de junio 1899 (1899-06-06) (45-jaraĝa)
en Brisbano
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro Ferenc Pulszky
Patrino Therese von Pulszky
Frat(in)oj Ágost Pulszky • Garibaldi Pulszky • Polixénia Pulszky
Edz(in)o Emília Márkus
Infano Romola Pulszky
Okupo
Okupo politikisto • arthistoriisto
vdr

Károly Pulszky [kAroj pulski], laŭ hungarlingve kutima nomordo Pulszky Károly estis hungara arthistoriisto, politikisto, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1883). Liaj nobelaj antaŭnomoj estis cselfalvi [ĉefalvi] kaj lubóczi [lubOci]. Lia patro estis Ferenc Pulszky, lia frato estis Ágost Pulszky, lia edzino estis Emília Márkus, lia filino estis Romola Pulszky.

Károly Pulszky [1] naskiĝis la 9-an de novembro 1853 en Londono. Li mortis la 6-an de junio 1899 en Brisbane.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Károly Pulszky frekventis mezlernejon en Pest (urbo), universitaton en Lejpcigo. En 1873 li aliĝis al hungaraj sciencaj movadoj. En 1881 li eklaboris en muzeo en Budapeŝto. En la sekva jaro li edziĝis al fama aktoro Emília Márkus. Inter 1884-1892 li estis parlamenta deputito. En 1895 por la muzeo li aĉetis valoran bildon, poste li estis akuzita pri financaj problemoj, krome ke la bildo estas falsa. Li iomete freneziĝis, lia frato Ágost Pulszky repagis la plenan sumon, sekve la akuzo formortis. Tamen Károly migris al Aŭstralio, kie li sinmortis. Liaj artikoloj aperis ekzemple en Vasárnapi Újság.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Kalauz a magyar iparművészeti múzeum gyűjteményeihez (Gvidilo al kolekto de hungara artmetia muzeo), (1874)
  • Útmutató az ötvösműkiállítás helyiségében (1884)

Fontoj[redakti | redakti fonton]