L'Ingénu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Komenco de La senartifikulo

L'Ingénu (La senartifikulo) estas filozofia fabelo verkita de Voltaire kaj publikigita en 1767.

Voltaire rakontas tie la aventurojn de Hurono («l’Ingénu», nome la Senartifikulo) kiu, alveninta en Francion, rigardas la francan vivon per senkulpeco kaj naivo. Li engaĝiĝas en amafero kaj troviĝas kontraŭ multaj malfacilaĵoj je la konto de la religiaj kaj tiranaj povoj de la epoko de Ludoviko la 14-a.

La verko kliniĝas samtempe al ĝenroj de apologo kaj de filozofia fabelo pro la pritraktitaj temoj kiaj la dogma vero kontraŭ la racio aŭ la stato de naturo. Ĝi alproksimiĝas ankaŭ al la ĝenro de la satira rakonto pro la denonco pri misuzo de povo rilate al enprizonigo (enbastiligo) kaj religiaj fidevigoj. La verko ankaŭ alproksimiĝas al romano, ekzemple al la subĝenro de la formadromano kaj ĉefe al la roman sensible kiu diferencas L'Ingénu de aliaj rakontoj de Voltaire pro la traktado drama kaj kortuŝa de la temoj de amo malhelpita kaj malfeliĉa destino de la amantino, pura animo viktimo de la senmoralo de la povuloj. Voltaire prezentas la historion kiel vera kaj atribuas ĝin al la pastro Pasquier Quesnel, nome jansenisto (kio estas partikulare ironia, laŭ tio kion la verko rakontas).