László Gesztelyi Nagy
László Gesztelyi Nagy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 12-an de novembro 1890 en Lövőpetri |
Morto | 2-an de novembro 1950 (59-jaraĝa) |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | advokato • agricultural economist • politikisto |
László Gesztelyi Nagy [lAslO gesteji nadj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gesztelyi Nagy László estis hungara juristo, parlamenta deputito.
László Gesztelyi Nagy[1] naskiĝis la 12-an de novembro 1890 en Lövőpetri, li mortis la 2-an de novembro 1950 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
László Gesztelyi Nagy maturiĝis kaj studis juron en kalvinana kolegio en Sárospatak, poste li doktoriĝis en Scienca Universitato Ferenc József en 1916. Li komencis sian juran karieron en asocio de agrikulturistoj. En 1922 li iĝis estro de agrikultura ĉambro en la regiono inter Danubo kaj Tiso, samtempe li redaktis la koncernan gazeton. En 1929 li fondis ĝardenistan lernejon kaj li agis vaste por la kamparanoj. Li zorgis pri la agrario komplete en la regiono. En 1932 li ricevis la titolon ekonomia ĉefkonsilisto. En 1939 li estis elektita parlamentano. Dum la komenciĝanta socialismo li estis kondamnita kiel kontraŭpopola persono en 1946. En la sekva jaro li liberiĝis el la prizono, poste li vivis mizere.
Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]
- Az Alföld gazdasági jövője (1924)
- A magyar tanyakérdés (1927)
- A mezőgazdasági munkáskérdés (1932)
- A mezőgazdasági oktatás reformja (1933)
- A homok hősei (1938)
- A falu és a föld útja (1940)
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- hungarlingva biografio kun foto (la koncerna teksto estas legebla en la 629-a paĝo)
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio (la koncerna teksto estas legebla pli malsupre)