László Gyöngyi
László Gyöngyi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 7-an de decembro 1891 en Timișoara |
Morto | 22-an de aprilo 1973 (81-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd |
Familio | |
Patro | Izsó Gyöngyi |
Okupo | |
Okupo | tradukisto • ĵurnalisto |
GYÖNGYI László (djoendji) estis hungara ĵurnalisto, tradukisto naskiĝinta en Temeŝvaro la 7-an de decembro 1891 kaj mortinta en Budapeŝto la 22-an de aprilo 1973. Lia patro estis Izsó Gyöngyi.
Biografio[redakti | redakti fonton]
László Gyöngyi finis juron en 1913 en la Scienca Universitato de Budapeŝto. En 1916 li iĝis militkaptito de rusoj, li revenis en decembro de 1920 al Budapeŝto. Ĝis 1928 li estis sendungito, poste ĵurnalisto ĉe pluraj gazetoj. Post 1945 li estis interna kunlaboranto de la gazeto Magyar Nemzet, en 1946 anoncisto de la Hungara Radio, por kelkaj jaroj ĉefkunlaboranto de gazeto Magyar Rádió. Li tradukis el rusa lingvo (Spanov, Leskov, Puŝkin, Gorkij, Din Lin).
Verkoj[redakti | redakti fonton]
- In memoriam Bródy Sándor (kun Jenő Mohácsi kaj Irén Sass , Bp., 1944);
- Viszik már kötve, paripára… (Bp., 1956);
- Ki csinálja? (poemoj, Bp., 1957).