László Heka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
László Heka
Persona informo
Naskiĝo 22-an de septembro 1959 (1959-09-22) (64-jaraĝa)
en Mikleuš
Ŝtataneco Yugoslavia
Alma mater Universitato de Osijek
Familio
Edz(in)o Ildikó Szondi
Parencoj Etelka Kenéz Heka
Okupo
Okupo akademiulo • docentojuristoĵurnalistoverkisto • universitata instruisto
vdr

László Heka [lAslO], kroate Ladislav Heka, laŭ hungarlingve kutima nomordo Heka László estas kroata-hungara juristo, tradukisto, altlerneja instruisto. Lia edzino estas Ildikó Szondi.

László Heka[1] naskiĝis la 22-an de septembro 1959 en Mikleuš (Kroatio, Jugoslavio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

László Heka maturiĝis en gimnazio en Beli Manastir, poste li akiris juran diplomon en universitato en Osijek en 1985. Li estis juristo en Beli Manastir inter 1986-1991, poste li translokiĝis al Szeged. Du jarojn poste li plustudis en Scienca Universitato Attila József helpe de stipendio, poste li instruis jam samloke. Intertempe li ricevis stipendion en Zagrebo en 2001. Li doktoriĝis (Ph.D.) en 2004 en Szeged, poste li instruis en la universitata instituto, ekde 2008 kiel docento. En 2010 li akiris tradukistan diplomon, post 3 jaroj li doktoriĝis antaŭ la Hungara Scienca Akademio. La habilitiĝo okazis en 2017. Li esploras la sudslavajn jurajn sistemojn, tradiciojn. Li ricevis hungarajn premiojn en la 1990-aj jaroj. Lia edzino naskis filinon en 1993.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Jugoszlávia: ország, mely nem létezik (1992, kun sia edzino)
  • Ungarn und der Balkan (2002)
  • Vallási jogrendszerek (2012)
  • Hrvatsko-ugarska nagodba (2019)

Liaj disertaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • A horvát-magyar közjogi viszony, különös tekintettel a horvátországi 1868:I. törvénycikkre és a magyarországi 1868:XXX. törvénycikkre (2004)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]