Saltu al enhavo

László Kiss (politikisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: László Kiss
László Kiss
Persona informo
Naskiĝo 2-an de julio 1979 (1979-07-02) (45-jaraĝa)
en Kaposvár
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato Eötvös Loránd (–2004)
Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto (–2008)
Kalvinana Universitato Gáspár Károli - jurisprudenco (–2017) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo gimnazia instruisto
juristo
politikisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

László Kiss [lAslO kiŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kiss László estis hungara instruisto, parlamenta deputito, urbestro.

László Kiss[1] naskiĝis la 2-an de julio 1979 en Kaposvár.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

László Kiss maturiĝis en mezlernejo en sia naskiĝurbo en 1997, poste li akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 2004. Li instruis en gimnazio en Budapeŝto inter 2004-2006, poste li havis postenon en la eduka ministerio (2006-2010), pli poste inter 2010-2018 li denove instruis en mezlernejo en Gyál. Intertempe en 2008 li akiris plian diplomon en Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto kaj en 2017 juran diplomon en Kalvinana Universitato Gáspár Károli. Li okupiĝis pri la konstitucio kaj internacia juro. Lia edzino naskis filon.

Politika vivo

[redakti | redakti fonton]

Jam en 1996 li aliĝis al Hungara Socialista Partio. Ekde 2008 li estis funkciulo en Budapeŝto. Inter 2006-2014 li estis urbestrarano de Óbuda, inter 2014–2018 li estis tre aktiva parlamentano, en 2019 li estis elektita urbestro de Óbuda. En 2020 li forlasis sian partion.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]