László Nyikos
László Nyikos | |
---|---|
László Nyikos | |
Persona informo | |
Naskiĝo | la 22-an de novembro 1943 en Hungara reĝlando Kassa |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Corvinus de Budapeŝto |
Okupo | |
Okupo | ekonomikisto • politikisto • universitata instruisto |
László Nyikos [lAslO njikoŝ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Nyikos László estis hungara ekonomikisto, altlerneja instruisto, parlamentano, entreprenisto.
László Nyikos[1][2] naskiĝis la 22-an de novembro 1943 en Kassa (Hungara reĝlando, nuntempa Košice en Slovakio).
Biografio[redakti | redakti fonton]
László Nyikos maturiĝis en gimnazio en Sopron en 1962, poste li akiris an diplomon en Universitato Károly Marx en 1967. Post la diplomo li praktikadis jaron en fabriko en Budapeŝto, samtempe li membriĝis en Hungara Socialista Laborista Partio. Ekde 1968 li havis altajn postenojn en la ekonomia aŭ financa vivoj, baldaŭ li ankaŭ estis docento en Universitato de Okcidenta Hungario. Intertempe li doktoriĝis en universitato en 1971, li kandidatiĝis (CSc) en 1968 antaŭ la Hungara Scienca Akademio, lia habilitiĝo okazis en 2000. Depost fino de la socialismo li ankaŭ establis propran entreprenon, en 2001 li estis levita profesoro. En 2010 li ekhavis mandaton en la parlamentejo.
Li edziĝis en 1981. Li ricevis ŝtatan premion kaj memormedalojn.
Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]
- Információ, tervezés és döntés a vállalati gyakorlatban (kunaŭtoro, 1970)
- Gazdasági szabályozás és vállalati magatartás (1984)
- Ellenőrzési kézikönyv (1994)
- A közpénzek ellenőrzése (2001)
Fontoj[redakti | redakti fonton]
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM37644 hungarlingva datenaro de muzeo
- ↑ https://web.archive.org/web/20070724004338/http://www.bdmk.hu/kutatoi_register_nev_nyikos_l.html biblioteka datenaro