Saltu al enhavo

László Szemere

El Vikipedio, la libera enciklopedio
László Szemere
Persona informo
Szemere László
Naskiĝo 26-an de oktobro 1884 (1884-10-26)
en Lastomír
Morto 8-an de decembro 1974 (1974-12-08) (90-jaraĝa)
en Veszprém
Tombo Tombejo Farkasrét, D-2564. fülke Redakti la valoron en Wikidata vd
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo ornitologo
botanikisto
natursciencisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

László Szemere [lAslO semere], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szemere László estis hungara fungosciencisto, juristo, ornitologo.

László Szemere [1] naskiĝis la 26-an de oktobro 1884 en Hungara reĝlando en Lasztomér (nuntempa Lastomír en Slovakio). Li mortis la 8-an de decembro 1974 en Veszprém (urbo).

Biografio

[redakti | redakti fonton]

László Szemere akiris juran diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto, baldaŭ en 1911 plian juran diplomon en Scienca Universitato Ferenc József. Li lernis biologion nur el libroj. Li komencis labori en 1909 en la departementa administrado de Csík, poste li estis nobela juĝisto, ekde 1920 en la ornitologia instituto. Inter 1924 kaj 1938 li havis postenon en la agrikultura ministerio, poste ĝis la emeritiĝo en 1946 en instituto. Li multe okupiĝis pri rabobirdoj kaj fungoj, ofte li aranĝis kursojn pri fungoj. En 1960 li translokiĝis al Hárskút, kie li kreis liston pri trovitaj 446 fungoj. Oni nomis lin ermito de Bakony.

Elektitaj kontribuoj

[redakti | redakti fonton]
  • A háztartási konzervkészítés ábécéje (1924)
  • Gombaértékesítési útmutató (1940)
  • Die unterirdischen Pilze des Karpathenbeckens (1965)
  • Föld alatti gombavilág (Funga mondo sub la tero), (1970)

Memorigiloj

[redakti | redakti fonton]
  • strato kaj memortabulo en Hárskút
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.