Léchelles
Léchelles | |
---|---|
Blazono de Léchelles | |
Manoir de Grottrau en Léchelles | |
Kantono | Friburgo |
Distrikto | Brojo |
Koordinatoj | 46°49′44″N 7°0′57″O / 46.82889°N, 7.01583°OKoordinatoj: 46°49′44″N 7°0′57″O / 46.82889°N, 7.01583°O |
Nombro de enloĝantoj | 603 |
Areo | 8,75 km² |
Alteco | 545 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 1773 |
Komunumkodo | 2024 |
Mapo de Léchelles | |
Léchelles (malnova germanlingva nomo Leitern) estas komunumo en la distrikto Brojo en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 603 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.
Enhavo
Geografio[redakti | redakti fonton]
Léchelles situas en la Friburga Mezlando en sudoriento de la ebenaĵo de la rivero Brojo, proksimume 8 kilometrojn orinte de Payerne. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Léchelles, Chandon kaj Vuaty, kaj diveraj izolitaj bienoj.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 8,75 km², de kiuj 37,9% estas kovritaj de arbaro, 55,1% servas por agrikulturo kaj 6,6% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]
La komunumo Léchelles limas en nordo al Domdidier, en nordoriento al Oleyres (VD), en nordoriento al Misery-Courtion, en oriento al Grolley, en sudo al Ponthaux, en sudokcidento al Montagny, kaj en nordokcidento al Russy.
Trafiko[redakti | redakti fonton]
Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 157 de Friburgo al Payerne. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas proksimume 6 kilometrojn sudokcidente de la komunumo apud Payerne. Pere de stacidomo ĉe la trajnlinio de Friburgo al Payerne la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
Historio[redakti | redakti fonton]
La unua dokumenta mencio de Léchelles datiĝas el la jaro 1243 kiel Leschieres. Dum mezepoko Léchelles apartenis al la Senjorujo Montagny. En la 12-a jarcento en Léchelles la Senjoroj de Belmont instalis sian sidejon en Léchelles. En la jaro 1478 Léchelles estis akirita de la urba ŝtato Friburgo kaj integrita al la Voktejo Montagny. Dum la epoko de la Helveta Respubliko de 1798 ĝis 1803 Léchelles apartenis al la distrikto Payerne, tiam ĝis 1830 al la distrikto Montagny kaj fine gix 1848 al la distikto Dompierre, kiu tiam estis integritia surbaze de la nova kantona konstitucio de Friburgo al la distrikto Brojo. Kun efiko de la 1-a de januaro 1994 la ĝis tiam aŭtonoma komunumo Chandon estis integrita al la komunumo Léchelles.[3]
Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Fonto: Reta mapo 1:20000 de Swisstopo
- ↑ Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
- ↑ Fonto: Marianne Rolle: Léchelles en Historia Leksikono de Svislando (2008-09-11)
Eksteraj Ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Léchelles – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
|