Châtillon FR

El Vikipedio, la libera enciklopedio
- La mallongigo FR en Châtillon FR staras por la svisa Kantono Friburgo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Châtillon.
Châtillon
Blazono de Châtillon
Blazono de Châtillon
Blazono de Châtillon
komunumo en Svislando
Kantono Friburgo
Distrikto Brojo
Koordinatoj  46° 49′ 59″ N 6° 49′ 33″ O / 46.83306 °N, 6.82583 °O / 46.83306; 6.82583 (mapo)Koordinatoj: 46° 49′ 59″ N 6° 49′ 33″ O / 46.83306 °N, 6.82583 °O / 46.83306; 6.82583 (mapo)
Nombro de loĝantoj 379
Areo 1,31 km²
Alteco 525 m super marnivelo
Poŝtkodo 1473
Komunumkodo 2008
Mapo de Châtillon
Mapo de Châtillon
Mapo de Châtillon
vdr

Châtillon - france, prononco laŭ sistemo IFA [ʃatijˈɔ̃] - estas urbo kaj komunumo en la distrikto Brojo en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 379 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Châtillon situas sude de la Lago de Neŭŝatelo, disigita de la lago per la vilaĝo Fonto, kiu formas parton de la komunumo Estavayer-le-Lac. Sude de la komunumo leviĝas la montetoj, kiuj disigas la basenon de la Lago de Neŭŝatelo de la valo de la rivero Brojo. La komunumo konsistas el la vilaĝo Châtillon kaj la du kvartaloj Broton kaj Le Dadiet.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 1,31 km², de kiuj 27,5% estas kovritaj de arbaro, 55,0% servas por agrikulturo kaj 16,8% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Châtillon limas en nordo, oriento kaj sudo al la komunumo Estavayer-le-Lac, kaj en okcidento al Châbles.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Châtillon situas flanke de la gravaj trafikvojoj. La komunumo atingeblas pere de flankaj vojoj de Font kaj de Lully. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1, kiu en sudokcidento tuŝas la komunuman teritorion, troviĝas 2 kilometrojn okcidente apud Estavayer-le-Lac. La komunumo ne disponas pri propra konekto al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum mezepoko Châtillon formis propran senjorujon. En la jaro 1520 la Senjorujo de Châtillon estis akirita de la urba ŝtato Friburgo kaj en la jaro 1536 atribuita al la Voktejo Font-La Molière kaj poste Font-Vuissens. De la Helveta Revolucio de 1798 ĝis 1848 ĝi apartenis al la distrikto Estavayer, tiam ĝi estis atribuita al la nova distrikto Brojo. Ĝis 1801 Châbles formis kune kun Châtillon grandkomunumon, tiam la du komunumoj dividiĝis kaj formis apartajn aŭtonomajn komunumoj.[3]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]