Fétigny FR

El Vikipedio, la libera enciklopedio
- La mallongigo FR en Fétigny FR staras por la svisa Kantono Friburgo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Fétigny.

Fétigny
Blazono de Fétigny
Blazono de Fétigny
Blazono de Fétigny
komunumo en Svislando
Kantono Friburgo
Distrikto Brojo
Koordinatoj  46° 47′ 46″ N 6° 54′ 52″ O / 46.79611 °N, 6.91444 °O / 46.79611; 6.91444 (mapo)Koordinatoj: 46° 47′ 46″ N 6° 54′ 52″ O / 46.79611 °N, 6.91444 °O / 46.79611; 6.91444 (mapo)
Nombro de loĝantoj 862
Areo 4,08 km²
Alteco 458 m super marnivelo
Poŝtkodo 1532
Komunumkodo 2016
Mapo de Fétigny
Mapo de Fétigny
Mapo de Fétigny
vdr

Fétigny estas komunumo en la distrikto Brojo en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 862 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Fétigny situas en la friburga eksklavo de Estavayer en la ebenaĵo de la rivero Brojo, ĉe ties norda bordo, okcidente de la urbo Payerne. La komunumo konsistas el la vilaĝo Fétigny, la kvartalo Sur la Roche en oriento de la komunumo, kaj diversaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 4,08 km², de kiuj 9,6% estas kovritaj de arbaro, 76,7% servas por agrikulturo kaj 12,3% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Fétigny limas en nordo kaj oriento al Payerne (VD), en sudoriento al Trey, en sudo al Granges-près-Marnand, en sudokcidento al Ménières, kaj en okcidento al Cugy.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La komunumo Fétigny situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra ĝi kondukas konekta vojo de Payerne al Ménières. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1, situas proksimume 3 kilometrojn oriente de la komunumo apud Payerne. Per la poŝtaŭtolinio de Payerne al Combremont-le-Petit la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Fétigny datiĝas el la jaro 1142 kiel Festignei. En Fétigny estis trov ita tombejo el la bronzepoko kaj restaĵoj de romia vilao. Dum mezepoko Fétigny apartenis al la Senjorujo Cugy. En la jaro 1490 Georgo de Glano trionon de la senjorujo kune kun la feŭdaj rajtoj al la Hospitalo de Romont, kiu ĝin poste vendia al Friburgo. Post la akiro fare de la urba ŝtato Friburgo Fétigny en la 16-a jarcento fariĝis parto de la Voktejo Estavayer-le-Lac, kiu post la Helveta Revolucio fariĝis distrikto kaj surbaze de la nova friburga konstitucio de 1848 estis atribuita al la distrikto Brojo.[3]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]