Ménières

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ménières
Blazono de Ménières
Blazono de Ménières
Blazono de Ménières
Ménières
Ménières
Ménières
komunumo en Svislando
Kantono Friburgo
Distrikto Brojo
Koordinatoj  46° 46′ 56″ N 6° 52′ 1″ O / 46.78222 °N, 6.86694 °O / 46.78222; 6.86694 (mapo)Koordinatoj: 46° 46′ 56″ N 6° 52′ 1″ O / 46.78222 °N, 6.86694 °O / 46.78222; 6.86694 (mapo)
Nombro de loĝantoj 349
Areo 4,33 km²
Alteco 503 m super marnivelo
Poŝtkodo 1533
Komunumkodo 2027
Mapo de Ménières
Mapo de Ménières
Mapo de Ménières
vdr

Ménières estas komunumo en la distrikto Brojo en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 439 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ménières situas en la friburga eksklavo Estavayer en la ebeneaĵo de la rivero Brojo, proksimume 7 kilometrojn sude de la urbo Estavayer-le-Lac kaj 6 kilometrojn sudokcidente de Payerne. La komunuman teritorion senakvigas la vilaĝa rojo de Ménières, kiu alfluas al Brojo. La komunumo konsistas el la vilaĝo Ménières kaj la setlejo La Malafin kaj diversaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 4,38 km², de kiuj 15,5% estas kovritaj de arbaro, 74,6% servas por agrikulturo kaj 9,1% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Ménières limas en nordo al Cugy, en oriento al Fétigny, en sudoriento al Granges-près-Marnand (VD), en sudokcidento al Sassel (VD), kaj en okcidento al Les Montets.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra la komunumo pasas la kantona vojo n-ro 185 de Estavayer-le-Lac al Marnand. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas proksimume 5 kilometrojn norde apud Estavayer-le-Lac. Pere de poŝtaŭtolinio de Payerne al Combremont-le-Petit la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Ménières datiĝas el la jaro 1228 kiel Meinires. En Ménières estis trovitaj unuopaj objektoj el la neolitiko kaj restaĵoj de romia setlejo. Dum mezpoko Ménières apartenis al la Senjoroj de La Molière, kiu en la 15-a jarcento estis akirita de la Senjoroj de Cugy. En la jaro 1658 la Senjorujo de Cugy estis aĉetita de la urba ŝtato Friburgo kaj Ménières atribuita al la Voktejo Estavayer, kiu surbaze de la Helveta Revolucio de 1798 estis transformita al distrikto kaj en la jaro 1848 integrita al la nova distrikto Brojo. [3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]