Laŭrencij Zizanij

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Laŭrencij Ivanovich[1] Zizanij, vera familnomo estas Tustanoŭski (? - 1634) - pedagogo, lingvisto, verkisto, teologo, polemikisto. Havas gravan lokon en historio de belorusa, ukrainia kaj rusa kulturo.

Laŭrencij Zizanij

Biografio[redakti | redakti fonton]

Devenis el etnobela familio. Instruis en diversaj ortodoksaj lernejoj. Dum sia vivo en Bresto (1592-1595) preparis lernolibrojn "Abocolibro kun Leksiko" kaj "Gramatiko slavona...", kiuj donis al li famon kaj aŭtoritaton de lingvisto.

"Abocolibro kaj Leksiko"[redakti | redakti fonton]

Lia "Abocolibro" estis eble dividebla je tri partoj: materialo, kiu instruis skribon kaj legon; helpa lingva materialo; religiaj polemikaj tekstoj kaj preĝoj. Tiel la libro estis eble uzebla kiel en religia, tiel en eklezia edukado. Por eldono de "Abocolibro" estis uzitaj kliŝoj de eldonoj de Francisk Skaryna. En "Leksiko" - antikvbelorusa vortaro (1061 vortoj) - estis inkluditaj vortoj de popola konversacia lingvo, kio helpis al evoluado de literatura laika lingvo, estis donitaj diversaj informoj de milita historio, jura stato de diversaj tavoloj de loĝantaro, filozofiaj, geografiaj, etnografiaj, biologiaj, medicinaj faktoj. Ĉi tia vortaro estas unu el fontoj pri nivelo de tiatempaj scioj pri metioj, profesioj, aĵoj, komerco en mezepokaj urboj. Klarigoj, kiujn Zizanij faris en sia vortaro, estas malproksimaj de scienca analizo de ĉiuj nocioj, sed li strebis simple, sen referencoj al eksternaturaj fortoj klarigi multajn vortojn kaj nociojn, kio proksimigas lin al materiisma vidpunkto.

"Gramatiko slavona..."[redakti | redakti fonton]

La 12-an de februaro 1596 en Vilno estis eldonita "Gramatiko slavona...". En antaŭparolo Zizanij verkis pri neceso de laika edukado, pensis pri gramatiko kiel pri fundo de lernado de diversaj studoj. Strebinte filozofie kompreni rolon de gramatiko tiatempa sistemo de scio, li malfermis ĝian interligojn kun retoriko, filozofio, teologio, interesiĝis pri diversaj filozofaj demandoj, kiuj komencis de antikva tempo.

Per "gramatiko..." ekinteresiĝis multaj nobeloj, strebintaj doni al siaj infanoj bonan edukadon.

Kateĥismo[redakti | redakti fonton]

Eble, dum la jaroj 1620-1623 Zizanij prilaboris "Kateĥismo granda", en kia, krom ortodoksaj dogmoj en demandoj kaj respondoj estis donitaj scioj pri historio, astronomio kaj aliaj sciencoj. Sed eldoni ĉi tian libron en Litvo ne estis eble, pro konfliktoj inter katolikismo kaj ortodoksismo, kaj Zizanij transveturis en Moskvo. Tie li ofte estis akceptita per caro kaj patriarko, ricevis monon por presado de libroj. La kateĥismo estis eldonita en la jaro 1627, sed estis abolita de eklezio, kaj detruita. Restis nur 5 difektaj ekzempleroj, postaj eldonoj de libro estis redaktitaj kaj ne bildis opinioj de Zizanij.

En la jaro 1627 Zizanij forveturis en Kievo, kie kune kun slucka ĉefpastro Andreo Muĵiloŭski devis trakti libron de Meletij Smotrickij "Apologio". Dum Kieva konsilio de 13-an de januaro 1628, Zizanij formulis kontraŭ la aŭtoro de la libro 105 punktojn de akuzo, kaj Smotrickij estis devita penti. Zizanij lastfoje estis menciita en dokumentoj en la jaro 1634.

References[redakti | redakti fonton]

  1. Педагогический энциклопедический словарь / Гл. ред. Б. М. Бим-Бад. — Москва: Большая Российская энциклопедия, 2002. — 528 с. — С. 359. — 6000 экз. — ISBN 5-85270-230-7, ББК 74я2, ГРНТИ 14.01.33