La Blinda Strigo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
بوف کور
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Sadegh Hedayat
Lingvoj
Lingvo persa lingvo
Eldonado
Eldondato 1937
vdr

La Blinda Strigo (perse بوفِ کور‎, Buf-e Kur) estas la ĉefverko de Sadegh Hedayat kaj grava literatura verko de 20-a jarcento de Irano. Verkita en la persa lingvo, tradukita en aliajn lingvojn.

Temo[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu romano temas pri

  • la plej profunda, plej makabra kerno de homa ekzisto,
  • pri solulo, kiu vagas senespere en mondo, en kiu li ne scias partopreni
  • pri niaj fervoraj deziroj kaj plej profundaj timoj kaj
  • pri kiel amo kaj morto estas nediskuteble ligitaj.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

La libro rakontas pri sennoma plum-kolorigisto, la rakontisto, kiu en sia makabro vidas febrajn inkubsonĝojn ke "la ĉeesto de morto, mortigas ĉion kion estas imagita. Ni estas idoj de morto kaj morto transdonas nin el la tantalizaj kaj fraŭdaj agoj de la vivo; estas morto kiu faras signon al ni el la profundecoj de la vivo. Se ni iam haltas, tiu ĉi ni faras por aŭdi la vokon de la morto. tra niaj vivoj, la fingro de la morto nin montras." La rakontisto prelegas pri siaj murdaj konfesoj al la ombro sur lia muro [surmura ombro?] kiu similas al strigo. Liaj konfesoj ne estas en ordo kaj ofte ripetiĝas, tiel kontribuante al la malferma fino de la rakonto.

Historia kunteksto[redakti | redakti fonton]

La Blinda Strigo estis verkita dum la subpremaj lastaj jaroj de regado de Reza Ŝaho Pahlavi (1925-1941) kaj estis publikigita en limigita eldono en Mumbajo, dum Hedayat estis tie por unu jaro en 1937. La libro havis la surstampigitan mencion: "ne por vendi kaj publikigi en Irano". Estas konata ke tiu libro povintus inciti legantojn al memmortigo kaj tial ĝi estis malpermesita en Irano.

La libro unue aperis en Teherano en 1941, post la abdiko de Reza Ŝaho Pahlavi, kaj havis tujan kaj fortan efikon. Oni kredas ke la romano jam estis plenumita en 1930 kiam Hedayat ankoraŭ estis studento en Parizo.

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

La Blinda Strigo estis tradukita al la franca lingvo de Roger Lescot dum la Dua Mondmilito, ŝajne kun la scio kaj aprobo de Hedayat kaj publikigita sub la titolo La Chouette Aveugle (1953), kaj poste de Pasteur Vallery Radot, membro de la Franca Akademio. La libro furoris en la literaturaj komunumoj.

Filmo[redakti | redakti fonton]

La romano estis filmigita en 1974 (Boof-e-koor alinome The Blind Owl - havebla ĉe YouTube), reĝisorita de Kiumars Derambakhsh. Ĉefrolantoj estis Parviz Fanizadeh, Farshid Farshood kaj Parvin Solaymani[1].

Filma adapto de la romano aperis ankaŭ en la jaro 1987 The Blind Owl[2] reĝisorita de Raúl Ruiz.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Surreta Persa teksto
  • Manskribita versio de Hedayat
  • Traduko de Iraĝ Baŝiri
  • Simbolismo de virinoj en La Blinda Strigo
  • Tiu ĉi libro finigas vian vivon: La plej bona moderna romano skribita