La divenistino kaj aliaj rakontoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La divenistino kaj aliaj rakontoj
Aŭtoroj
Lingvoj
Eldonado
vdr

La divenistino kaj aliaj rakontoj estas libro eldonita de Oportuno en julio 2005, enhavanta kvin mallongajn rakontojn de la brazila verkisto Machado de Assis (1839-1908), modele tradukitaj de Paulo Sergio Viana. Tiu libro estas la unua de serio lanĉata de Oportuno, nomita "Legu plu!". Ĝia unua kaj ĝis nun nura eldono havis 500 ekzemplerojn.

.

Libropriskribo[redakti | redakti fonton]

Kovrilo.
Titolo La divenistino kaj aliaj rakontoj
Aŭtoro Machado de Assis
Tradukinto Paulo Sergio Viana (el la portugala)
Dato julio 2005 (unua eldono)
Eldonejo Oportuno
Loko San-Paŭlo
Kategorio Brazila literaturo, rakontoj
Idiomo Esperanto
Formato 10 x 20 cm
Paĝoj 88
Pezo ?
Materialo ? (kovrilo), ? (interno)
Impreso kovriloj: kolorigita, ilustrita (unua kovrilo montras portreton de la aŭtoro); interno: nigra-blanka, ilustrita (titolo kaj finparto de la rakontoj estas ornamitaj)
Bindo broŝuro
ISBN ?
Notoj La libro prezentas tekston sur la kvara kovrilo kaj havas kovrilklapojn sen tekstoj. Kompostadon kaj kovrilaranĝon faris eldonejo Oportuno. Presadon kaj bindigon faris presejo Oportuno. Kopirajto estas ĉe la tradukisto kaj eldonisto. Tiu libro estas la unua volumo de la serio "Legu plu!", lanĉita de Oportuno. La unua eldono havis 500 ekzemplerojn.

Librenhavo[redakti | redakti fonton]

La libro enhavas prezenton de Paulo Sergio Viana, kiu parolas pri Machado de Assis, sia vivhistorio kaj sia stilo, kaj kvin rakontojn de tiu aŭtoro elektitajn de la tradukisto mem por komponi la libro. Krom tio, fine de la libro, estas listo de proksima sontransskribo de kelkaj propraj nomoj aperantaj en la rakontaro.

Tiun rakontaron komponas la rakontoj:

Ĉiu rakonto havas certajn piednotojn ĉe la finparto, kiu ĉefe klarigas loknomojn, fremdajn esprimojn kaj kleraĵojn.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]