Finhaut

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el La Gueulaz)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Finhaut (stacidomo).
Finhaut
Blazono de Finhaut
Blazono de Finhaut
Blazono de Finhaut
Finhaut
Finhaut
Finhaut
komunumo en Svislando
Kantono Valezo
Distrikto Saint-Maurice
Koordinatoj  46° 5′ 4″ N 6° 58′ 40″ O / 46.08444 °N, 6.97778 °O / 46.08444; 6.97778 (mapo)Koordinatoj: 46° 5′ 4″ N 6° 58′ 40″ O / 46.08444 °N, 6.97778 °O / 46.08444; 6.97778 (mapo)
Nombro de loĝantoj 412
Areo 22,86 km²
Alteco 1224 m super marnivelo
Poŝtkodo 1925
Komunumkodo 6214
Mapo de Finhaut
Mapo de Finhaut
Situa mapo de Finhaut
vdr

Finhaut (la komunuma nomo en esperanta traduko havas la signifon de alta fino) estas komunumo en la distrikto Saint-Maurice en Kantono Valezo, Svislando. Ĝi havis 412 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Finhaut situas en la suda supra fino de la Distrikto Saint-Maurice en la Valo de Trient kaj limas en nordo kaj okcidento al Francio. La rivereto Trient formas la orientan komunumlimon. En sudoriento de la komunumo troviĝas la montara valkaldrono de Emosson, en kiu situas la baraĵlagoj Lago de Emosson sur alteco de 1930 m s.m. kaj la Lago de Vieux Emosson sur alteco de 2200 m s.m.. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Finhaut, Giétroz kaj Le Châtelard, kaj la setlejoj La Cotse, La Léchère, Vers le Clou kaj La Gueulaz.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 22,86 km², de kiuj 26,0% estas kovritaj de arbaro, 3,7 % servas por agrikulturo kaj 2,6% por setlado. La plej granda parto de la komunuma teritorio konsistas el altmontara dezerto kaj glaĉeroj.[2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Finhaut limas en nordo al Salvan, en nordoriento en unu punkto al Martigny-Combe, en oriento al Trient, en sudo al Vallorcine (Francio), kaj en okcidento al Sixt-Fer-à-Cheval (Francio).

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Laŭlonge de la sudorienta komunumlimo de Finhaut kaj tra Le Châtelard pasas la kantona ĉefvojo n-ro 203 de Martigny al Chamonix-Mont-Blanc en Francio. De le Châtelard konekta vojo kondukas al la vilaĝo Finhaut. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A9 situas en distanco de proksimume 20 kilometroj nordnordoriente apud Martigny. Al la puplika transportreto la komunumo estas konektita pere de la mallarĝspura fervojlinio de Martigny al Chamonix-Mont-Blanc. De Le Châtelard montara fervojlinio kondukas al la turisma regiono de apud la Lago de Emosson.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Finhaut datiĝas el la jaro 1293 kiel Finyaux. Dum mezepoko Finhaut estis kvartalo de la Subvoktejo Salvan, kiu ĝis la Helveta Revolucio de 1798 apartenis al la Abatejo Saint-Maurice. En la jaro 1649 Finhaut disiĝis de Salvan, kun kiu ĝi ĝis tiam formis komunumon kaj fariĝis sidejo de ministrejo. La definitiva disiĝo de la komunumaj havaĵoj tamen okazis nur en la jaro 1874. El la alpopaŝteja kamparanejo fariĝis per la konsturo de la fervojlinio grava turisma loko. La konstruo de la baraĵlagoj en la 20-a jarcento korme kreis laborlokojn en la elektra energi-industrio.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]