La Lastaj Tagoj de Pompejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
The Last Days of Pompeii
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Edward George Bulwer-Lytton
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldondato 1834
Eldonejo Richard Bentley
Ĝenro historia fikcio • historical prose literature
Loko de rakonto Roma regno
vdr

La Lastaj Tagoj de Pompejo (angle The Last Days of Pompeii) estas anglalingva romano verkita de la brita verkisto Edward Bulwer-Lytton [1].

La romano estis verkita en 1834 surbaze de la spertoj kaj impresoj de la verkinto ĉe la elfosejo de la romia urbo Pompejo, kiu estis kovrita per amasoj da vulkana cindro je la erupcio de Vezuvio en 79 p.K.

En 1748, la restaĵoj de la urbo estis malkovritaj por la unua fojo. Bulwer-Lytton restis ĉe la elfosejo kaj loĝis en proksima Napolo dum periodo de du jaroj, kaj en sia romano li priskribas fikcian raporton pri vivo en la urbo en la periodo ĵus antaŭ la erupcio.

La romano uzas siajn rolulojn por kontrasti la dekadencan kulturon de la 1-a jarcenta Romio kun kaj pli malnovaj kulturoj kaj tendencoj de la tiama socio. La protagonisto, Glaucus, reprezentas la grekojn kiuj estis subigitaj fare de Romio, kaj lia nemezo Arbaces la ankoraŭ pli malnovan kulturon de Egiptujo. Olinto estas la ĉefa reprezentanto de la naskiĝanta kristana religio, kiu estas prezentita favore sed ne senkritike. La Sorĉistino de Vezuvio, kvankam ŝi havas neniujn supernaturajn potencojn, montras la intereson de Bulwer-Lytton en okultismo - temo kiu aperos en lia pli posta verkaĵo, precipe The Coming Race.

La Lastaj Tagoj de Pompeii, pentrita en 1833 fare de Karl Bryullov kaj laŭdire servis kiel inspiro al la verkisto,

La romano ricevis plurajn filmadaptiĝojn, kaj eble la plej fama el kiuj estas la samnoma filmo de 1959 reĝisorita fare de Sergio Leone.

Por plia legado[redakti | redakti fonton]

  • Sherson, Erroll. London's Lost Theatres of the Nineteenth Century, Chapter IX (Ayer Publishing, 1925) (ISBN 0405089694)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Verkoj de La Lastaj Tagoj de Pompejo ĉe Projekto Gutenberg