La Nederlanda Banko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Nederlanda Banko
Oficiala nomo De Nederlandsche Bank NV
la banka sidejo en Amsterdamo
la banka sidejo en Amsterdamo
la banka sidejo en Amsterdamo
centra banko • kolekto
Sidejo Amsterdam, Nederlando
Prezidanto Klaas Knot
Centra banko de  Nederlando
Valuto

Eŭro

ISO 4217 EUR
Retejo

http://www.dnb.nl

Sekva(j) institucio(j)

Eŭropa Sistemo de Centraj Bankoj (ekde la jaro 1999)

vdr
500 guldenoj de la Nederlanda Banko de 1930

La Nederlanda Banko - nederlande De Nederlandsche Bank NV (NV signifas akcia kompanio) estas la centra banko de Nederlando.

La banko fondiĝis la 25-an de marto 1814 per dekreto de la nederlanda reĝo Vilhelmo la 1-a. Ĝi havas la monopolon pri produktigo kaj cirkuligo de monbiletoj en Nederlando. La nederlanda ŝtato estas sola akcioposedanto de la akcia kompanio.

Ekde la jaro 1999 ĝi apartenas al la Eŭropa Sistemo de Centraj Bankoj. Antaŭ tio ĝi produktigis kaj cirkuligis la nacian valuton de Nederlando, la nederlanda guldeno (NLD). La valutopolitikan rolon de la banko en 2001 transprenis la Eŭropa Centra Banko. Nun, inter alie, la banko produktiĝas la nederlandajn eŭro-monerojn. En 2005 la banko fuziis kun la Pensioen- en Verzekeringskamer ("pensia kaj asekura institucio").

La banka centralo situas en Amsterdamo (adreso Westeinde 1). Krome estas kvar bankaj agentejoj: en la centralo, en Eindhoven, Hoogeveen kaj en Wassenaar proksime de Hago.

Bankaj prezidantoj

La bankon gvidas prezidanto:

  • 1814–1816: Paul Iwan Hogguer
  • 1816–1827: Jan Hodshon
  • 1827–1828: Jaques Teysset
  • 1828–1835: Jacob Fock
  • 1835–1844: Willem Mogge Muilman
  • 1844–1858: Abraham Fock
  • 1858–1863: Hendrik Croockewit
  • 1863–1884: Willem Mees
  • 1885–1891: Nicolaas Pierson
  • 1891–1912: Norbertus van den Berg
  • 1912–1931: Gerard Vissering
  • 1931–1941: Leonardus Trip
  • 1941–1945: Meinoud Rost van Tonningen
  • 1946–1945: Leonardus Trip
  • 1946–1967: Marius Holtrop
  • 1967–1981: Jelle Zijlstra
  • 1982–1997: Wim Duisenberg
  • 1997-2011: Nout Wellink
  • de julio 2011: Klaas Knot

Eksteraj ligiloj

Fontoj