La Question (libro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Question
(esperantlingve "la pridemandado")
skribita verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Henri Alleg
Lingvoj
Eldonado
Eldondato la 12-a de februaro 1958
Eldoninto Éditions de Minuit
Eldonejo Les Éditions de Minuit
Lando  Francio
Trajtoj
Paĝoj 111
ISBN 978-2-70-730175-8
Ĝenro Aŭtobiografio
vdr

La Question estas aŭtobiografia libro de Henri Alleg, eldonita en la franca lingvo en 1958 kaj anglalingve. En ĝi, li priskribis kaj denuncis la torturon de la civiluloj dum la milito de Alĝerio.

Henri Alleg estis arestita en la 12-a de junio 1957, tio estas en la tago kiu sekvis la areston de Maurice Audin, fare de la soldatoj de la 11-a paraŝutista brigado. Li estis enŝlosita dum unu monato en El-Biar, kie li estis torturita kaj submetita al multaj pridemandadoj, el kiuj unu post injekto de pentotalo. Li estis poste movita al la kampadejo de Lodi, kie li restis dum unu monato, poste al Barberousse, la civila malliberejo de Alĝero. Tie li verkis La Question, kaŝante la skribitajn paĝojn kaj sendante ilin al siaj advokatoj.

La libro komenciĝas per la formulo : « Atakante la koruptitajn francojn, Francion mi defendas. » En ĝi li akuzis nome Philippe Erulin[1] kiel la ĉefan torturiston, kaj ties subajn komplicojn. Ankaŭ Roger Faulques ĉeestis en iu momento de liaj pridemandadoj[2], fanfaronante esti « la fama kapitano SS ». Jacques Massu, per sia ajutanto, la leŭtenanto Mazza, estas citita, sed ne ĉeestis.

Henri Alleg dirigas al unu el tiuj oficiroj :

Vi parolos ! Ĉiu devas paroli ĉi tie ! Ni militis en Indoĉinio, tio utilis por koni vin. Ĉi tie, estas gestapo ! Ci konas gestapon ? Poste, ironie : Ci verkis artikolojn pri torturoj, ĉu ne, aĉulo ! Nu ! nun, jen la 10-a paraŝutista divizio, kiu al ci faras ilin[3].

Cenzurita libro[redakti | redakti fonton]

En La Question, li priskribis sian enŝlosan periodon kaj la perfortaĵojn, kiujn li suferis, meze de la milito de Alĝerio. Unue eldonita en Francio de "éditions de Minuit", la verko estis tuj cenzurita. La vendotaj ekzempleroj estis konfiskitaj en la 27-a de marto malgraŭ la intervenoj de André Malraux, Roger Martin du Gard, François Mauriac kaj Jean-Paul Sartre al la prezidanto René Coty[4]. Nils Andersson reeldonis ĝin en Svislando, dek kvar tagojn post la malpermeso en Francio. Malgraŭ sia malpermeso en Francio, tiu libro forte kontribuis al la malkaŝo de la torturo en Alĝerio plifortigante la atestojn, kiuj multiĝis en la gazetaro en 1957. Malgraŭ sia cenzuro, la libro kaŝe disvendiĝis je 150 000 ekzemplerpoj[5].

Adapto por la ekrano[redakti | redakti fonton]

La Question de Laurent Heynemann, surekranigita en 1977, estas adapto de la libro, kun Jacques Denis en la rolo de Henri Charlègue, Nicole Garcia en tiu de lia edzino, kaj aparte Jean Benguigui. La filmo ne montras surekrane ĉiujn terurajn priskribojn de Henri Alleg, sed eliris kun malpermeso al la junuloj malpli ol 18-jaraj.

Laurent Heynemann gajnis en 1977 la specialan premion de la ĵurio de la internacia filmfestivalo de Saint-Sébastien.

Eldono[redakti | redakti fonton]

La reeldono en 2008 estis sekvata de artikolo de Jean-Pierre Rioux « La torture au cœur de la République » publikigita en Le Monde en la 26-a kaj 27-a de aprilo 1998.

  • Reeldono fare de "éditions Rahma", Alĝero, en 1992.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. p. 35
  2. p. 98
  3. Henri Alleg, La question, "Éditions de Minuit", 1965, p. 33
  4. « Torture : le livre qui fit scandale », artikolo de Michel Pierre en L'Histoire en februaro 2008.
  5. Jean-Yves Mollier, « Les tentations de la censure entre l'État et le marché » in Jean-Yves Mollier, Où va le livre ? eldono 2007-2008, La Dispute, kol. « États des lieux », 2007, p. 117

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]