Henri Alleg

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Henri Alleg
Persona informo
Henri Alleg
Naskonomo Harry John Salem
Naskiĝo 20-an de julio 1921 (1921-07-20)
en Londono
Morto 17-an de julio 2013 (2013-07-17) (91-jaraĝa)
en 19-a arondismento de Parizo
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Partio Franca Komunista Partio • Pole of Communist Revival in France vd
Familio
Edz(in)o Gilberte Alleg-Salem vd
Infanoj Jean Salem vd
Profesio
Okupo politikistoĵurnalisto • homrajta aktivulo • verkistoscenaristo • verkisto de nefikcio vd
Laborkampo komunismo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Harry Salem dirata Henri Alleg (naskiĝis la 20-an de julio 1921 en Londono, mortis la 17-an de julio 2013 en Parizo) estis franca-alĝeria ĵurnalisto, ano de la franca komunista partio (PCF) kaj malnova estro de la gazeto "Alger républicain". Li estas notinde aŭtoro de La Question, libro denuncanta la torturon dum la milito de Alĝerio.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Naskiĝinta en Londono de rusaj-polaj judaj gepatroj[1],[2], Henri Alleg ekloĝis en Alĝerio venante de Parizo en 1939, kaj batalis sine de la Alĝeria Komunista Partio. En 1946, li edziĝis al Gilberte Serfaty, kiu same kiel li fariĝos arda komunista batalanto. En 1951, li fariĝis estro de la taggazeto Alger républicain. Li eniris kaŝecon en 1955, dato de malpermeso de la gazeto en Alĝerio. Tamen, li daŭrigis sendi artikolojn al Francio, iuj el ili estis publikigitaj en la gazeto L'Humanité.

Arestita en la 12-an de junio 1957 de la paraŝutistoj de la 10-a paraŝutista divizio, en la hejmo de Maurice Audin, sia amiko, arestita la antaŭan tagon kaj kiu estos torturita ĝismorte.

Li estis enŝlosita dum unu monato en El-Biar, kie li estis torturita dum pluraj sesioj, poste submetita al pridemandado farita post injekto de pentotalo, uzata kiel « verserumo ». Li fiere kontraŭstaris siajn torturistojn deklarante « Mi atendas vin: mi ne timas vin »[3]. Generalo Massu, kiu agnoskis poste la uzon de torturo en iuj apartaj kazoj dum la milito de Alĝerio, asertis en 1971, « fakte pri torturo, Alleg ricevis nur paron da vangofrapoj »[4]. Roger Faulques, oficiro de la 1-a REP, akuzita pri torturoj, deklaris okaze de proceso pri misfamigo kontraŭ Jean-Jacques Servan-Schreiber kaj Jean François Kahn en 1970[5] « Je ne l'ai vu qu'une seule fois, mais il m'a fourni à cette occasion des indications qui m'ont permis d'arrêter les membres du parti communiste algérien »[6].

Poste li estis movita al la kampo de Lodi (Draa Essamar Wilaya de Médéa) kie li restis dum unu monato, poste al Barberousse, la civila malliberejo de Alĝero. En malliberejo, li verkis La Question (esperantlingve "la demando"), kaŝante la skribitajn paĝojn kaj sendante ilin al siaj advokatoj.

En La Question, li rakontis sian malliberecan periodon kaj la perfortaĵojn, kiujn li suferis meze de la milito de Alĝerio. Unue publikigita en Francio de "Éditions de Minuit", la verko estis tuj malpermesita. Nils Andersson reeldonis ĝin en Svislando, dek kvar tagojn post la malpermeso en Francio en marto 1958. Malgraŭ sia malpermeso en Francio, tiu libro forte kontribuis al la malkaŝo de la fenomeno de torturo en Alĝerio. Ĝia kaŝa disvendo atingis 150 000 ekzemplerojn[7].

Tri jarojn post lia aresto, li estis kulpigita pri "atenco al la ekstera sekureco de la ŝtato" kaj pri "rekonsistigo de malfondigita ligo" kaj kondamnita je 10-jara enkarcerigo. Movita al Francio, li estis enŝlosita en la malliberejo de Rennes. Profitante restadon en malsanulejo, li eskapis. Helpata de komunistaj batalantoj, li fuĝis al Ĉeĥoslovakio aparte dank'al Alfred Locussol[8].

Li revenis en Francio post la interkonsentoj de Évian, poste en Alĝerio, kie li partoprenis en la renasko de la gazeto Alger Républicain. « Persona non grata » en Alĝerio sekve de la puĉo de Houari Boumédiène, li reekloĝis en Francio en 1965. La dokumenta filmo de Jean-Pierre Lledo Un rêve algérien (esperantlingve "aĝeria revo") montras lian revenon, kvardek jarojn poste en Alĝerion, kiu akceptis lin kun etenditaj brakoj kaj kie li retrovis kun feliĉo siajn malnovajn kompanojn.

En 2005, li subskribis kun aliaj leteron al la prezidanto de la Respubliko, petantan la franca ŝtaton agnoski la forlason de la harkioj en 1962.

Cetere li estis ano de la "poluso por komunisma renasko en Francio" kaj deklaris bedaŭri en 1998 « la social-demokratan drivon de la franca komunista partio (PCF), kiu forlasas sian komunisman aŭtentecon »[9]. Li estis ano de la asocio « Comité internationaliste pour la solidarité de classe » (CISC), fondita en la 10-a de oktobro 1992 sub la nomo « Comité Honecker de solidarité internationaliste », kiu subtenis la malnovan estron de la Germana Demokratia Respubliko (GDR), Honecker, persekutata de la germana justico[10].

Li estis ankaŭ ano de la patroneca komitato de la Tribunalo Russell pri Palestino.

Henri Alleg estas la patro de Jean Salem.

Li mortis la 17-an de julio 2013[11].

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • La Question, Lausanne, E. La Cité, 1958; Paris, eldoninto "Les Éditions de Minuit", Alger, Éditions Rahma, 1992. (ISBN 2-7073-0175-2).
  • Mémoire algérienne : Souvenirs de luttes et d'espérances, Parizo, eldoninto "Éditions Stock", 2005, 407 pp., 24 cm. (ISBN 2-234-05818-X).
  • Prisonniers de guerre; Victorieuse Cuba. Eldoninto "Les Éditions de Minuit"
  • La Guerre d'Algérie (kunlabore kun P. Haudiquet, J. de Bonis, H. J. Douzon, J. Freire, G. Alleg), 3 volumoj; Étoile rouge et Croissant vert; SOS America !; La Grande Aventure d'Alger républicain (kunlabore kun A. Benzine et B. Khalfa); L'URSS et les Juifs; Requiem pour l'Oncle Sam. Eldoninto "Messidor-Temps Actuels". La Grande Aventure d'Alger républicain (reeldono Delga, 2012)
  • Le Siècle du Dragon; Le Grand Bond en arrière. Eldoninto "Le Temps des cerises" : Le Grand Bond en arrière (reeldono Delga / Le Temps des cerises, 2010)
  • Les Chemins de l'espérance. Nacia federacio de deportitoj kaj rezistaj malliberigitoj kaj patriotoj
  • Retour sur La Question. Eldoninto "Aden" kaj "Le Temps des cerises"

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Jean-François Miniac, Les Nouvelles Affaires criminelles de l'Orne, de Borée, Paris, septembre 2009.
  • Lamria Chetouani, « Entretien avec Henri Alleg », revuo Mots. Les langages du politique, 1998, vol. 57, n° 1, pp. 109-129.
  • Alain Monchablon, « Berchadsky Alexis, La Question d'Henri Alleg, un livre-événement dans la France en guerre d'Algérie », eldono Vingtième Siècle. Revue d'histoire, 1995, vol. 48, n° 1, pp. 178-179.

Filmografio[redakti | redakti fonton]

  • Christophe Kantchef, Henri Alleg, l'homme de la question, dokumenta filmo, 52 minutoj, 2009.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Henri Alleg, auteur de "La Question", est mort. Le Monde (18-an de julio 2013).
  2. 1958 : D'une république à l'autre - La komenco de la 5-a Respubliko de Catherine Dhérent, Ariane James-Sarazin, Jean-Pierre Husson, Jean-Pierre Fabre, p. 58, 1998
  3. Henri Alleg 1921-2013 Arkivigite je 2014-03-02 per la retarkivo Wayback Machine, René Fagnoni, Komitato de la grupo Socpresse, 18-an de julio 2013
  4. Generalo J. Massu, La Vraie Bataille d'Alger, Tallandier, 1971
  5. http://www.memoireonline.com/01/06/69/m_debat-guerre-algerie-le-monde17.html
  6. Charles Vaugeois, « Henri Alleg et la légende de La Question », La Nouvelle Revue d'Histoire, n° 4H, printempe-somere 2012, p. 16
  7. Jean-Yves Mollier, « Les Tentations de la censure entre l'État et le marché » in Jean-Yves Mollier, Où va le livre ? édition 2007-2008, La Dispute, kol. « États des lieux », 2007, p. 117
  8. Batalanto de la komunista partio, murdita la 3-an de januaro 1962, retpaĝo de "INA.fr" pri proceso Locussol
  9. Henri Alleg, la neforviŝebla ruĝulo Arkivigite je 2013-07-21 per la retarkivo Wayback Machine, Laurent Acharian, L'Express.fr, 18-an de junio 1998
  10. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-06-08. Alirita 2013-07-26.
  11. Rosa Moussaoui (18-a de julio 2013). Henri Alleg est mort. L'Humanité.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]