La blanka kolombino de Kordovo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La blanka kolombino de Kordovo
Origine Белая голубка Кордовы
La blanka kolombino de Kordovo
Kovrilo de la Esperanto-traduko far Przemysław Wierzbowski
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Dina Rubina
Lingvoj
Lingvo rusa lingvo
Eldonado
Eldondato 2009
Tradukado
Tradukinto Mikaelo Bronŝtejn
Eldonjaro de tradukita versio 2020
Urbo de tradukita versio Bjalistoko, Świdnik, Lublin, Tiĥvin
Eldoninto de tradukita versio Bjalistoka Esperanto-Societo, Libro-Mondo, Ars Libri[1]
Paĝoj de tradukita versio 475[1]
ISBN de tradukita versio 9788363698560
vdr

La blanka kolombino de Kordovo (ruse Белая голубка Кордовы) estas romano de Dina Rubina verkita en 2009. Ĝi estis tradukita en Esperanton de Mikaelo Bronŝtejn[2] kaj eldonita de Bjalistoka Esperanto-Societo, Libro-Mondo kaj Ars Libri en 2020.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

La ĉefrolulo de la romano estas Zaĥar Kordovin. En la oficiala vivo li estas respektata fakulo, instruisto kaj aventuristo. Tamen krom tio Zaĥar Kordovin lerte falsas pentraĵojn de famaj artistoj kaj vendas ilin. Malgraŭ siaj grandaj enspezoj li havas problemon: kiam li estis juna, lia plej bona amiko estis murdita pro la kulpo de Zaĥar; li bezonas trovi la murdintojn kaj venĝi. Iun tagon Zaĥar, pro manko de mono, vendis al antikvaĵisto malnovan familian tason kun surskriboj en la hebrea, kiun li tiam ne sciis legi.

Zaĥar Kordovin naskiĝis en Ukrainio, en Vinico, studis pentroarton en Leningrado, sekve li laboris plurajn jarojn en Stokholmo kaj poste translokiĝis al Jerusalemo[1].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Dina Rubina: La blanka kolombino de Kordovo. Trad. Mikaelo Bronŝtejn. Bjalistoko, Świdnik, Tiĥvin, Lublin: Ars-Libri, Libro-Mondo, Bjalistoka Esperanto-Societo, 2020, 475 p., (ISBN 9788363698560)
  2. La libro en la katalogo de UEA