La novelo, kies medio estas Barato iam antaŭ la epoko de Budho Gotamo (6-a jarcento a.K.) en la kortego de Rajputa-a reĝo, rakontas la vojon de la ĉefrolanto al puriĝo. Lia nomo estas Virata kaj li komencas kiel fama kaj honorata de la popolo militisto. Ribelo devigas, ke la reĝo nomumu Viratan estro de siaj armeoj. Ĉi tiu, fidelema al siaj kastaj devoj, akceptas defendi la reĝon ne demandinte, kiuj estas la malamikoj. Li forvenkas la ribelon kaj, rigardante post la batalo la homojn, kiujn li mortigis, li trovas inter ili la kadavron de sia frato, kvazaŭ rerigardantan per akuzaj okuloj. Tial lian koron inundas budhece kompato por la vivuloj, kaj komenciĝas lia transformiĝo. Konsiderante ke iu ajn, kiu mortigas alian homon, mortigas fraton, li rezignas siajn privilegiojn de venkinta armeestro. Li enkorigas la instruon de la Bagavadgito pri ago kaj kulpo kaj ĵetas sin tra sinsekvaj etapoj kiel juĝisto, nobla privatulo, kaj anakoreto, serĉante liberon kaj spiritan trankvilon. Fine li malkovras, ke "Nur tiu, kiu servas, estas libera, tiu kiu donas sian volon al alia, sian forton al ago kaj kiu agas sen demando".[2]
„ Temo: la peza problemo pri la respondeco de l' homa ago. La stilo estas intence simpla, kaj tio feliĉe helpis la tradukintinon. Ĉi tiun libron mi metus en la manon de l' junularo. ”
„ La Vienano Stefan Zweig estas konata aŭtoro kiel verkisto de altvaloraj poemoj, rakontoj, romanoj, studaĵoj, sed ne malpli kiel delikatsenta tradukisto el verkoj de Verhaeren, Baudelaire, Romain Rolland, aperas nun sur la kampo de la Esperanto-literaturo per sia legendo. La temo de "la okuloj" estas filozofa. La lingvo de la traduko estas neriproĉinda. ”