Lacorvilla

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Lacorvilla (Zaragozo))
Lacorvilla
loĝloko
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 42° 12′ N, 0° 52′ U (mapo)42.1928-0.86250000000001Koordinatoj: 42° 12′ N, 0° 52′ U (mapo) [+]
Alto 616 m [+]
Lacorvilla (Provinco Zaragozo)
Lacorvilla (Provinco Zaragozo)
DEC
Lacorvilla
Lacorvilla
Situo de Lacorvilla
Lacorvilla (Hispanio)
Lacorvilla (Hispanio)
DEC
Lacorvilla
Lacorvilla
Situo de Lacorvilla

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Lacorvilla [+]
vdr

Lacorvilla [lakorBIlja] estas urbeto de la historia regiono Aragono, kiu situas en la komarko Cinco Villas. Ĝi apartenas al la jurisdikcia distrikto de Ejea de los Caballeros, nordokcidente de la provinco Zaragozo, je 72 km de la Aragona ĉefurbo Zaragoza. Ĝi apartenas al municipo Luna, kiu havas areon de 309 km². La loĝantaro de Lacorvilla estis 37 homoj (2006) kaj ĝia popoldenso estas tre malalta: malpli ol 1 loĝ/km². Ĝia poŝtkodo estas 50615.[1][2]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Lacorvilla estas en tre interesa zono inter la montaroj Pireneoj kaj la valo de la rivero Ebro. Ĝi situas ĉe la nordo de la provinco Zaragozo, je 72 km for de ĉi tiu aragona ĉefurbo kaj je 35 km for de la limoj kun la provinco Navaro je la direkto okcidente kaj 15 km for de la limoj de la provinco Huesca je la direkto oriente. [3] [4]

  • Alteco: 616 metroj.
  • Latitudo: 42°12'39" N
  • Longitudo: 00°52'39" O

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumento pri Lacorvilla datiĝas de 1495, kaj tie oni nomas la vilaĝeton Lacorbera. Je tiu dato ekzistis tie ankoraŭ islama familio. [5] En alia dokumento de 1610 oni diras, ke la loko apartenis al graflando Luna. Ĝia tereno estis konkerita de la aragona reĝo Sancho Ramírez en 1092, kaj poste li donis ĝin al la Monaĥejo de San Juan de la Peña.

Fine de la 19-a jarcento la vilaĝeto havis 242 loĝantojn, sed ĝi ade malkreskis. Je 2006 estis nur 37 homoj, kiuj loĝis kaj laboris tie dum la tuta jaro. Dum antaŭaj jarcentoj estis disaj dispersaj lokoj en la ĉirkaŭaĵoj, el kiuj nune nur restas ruinaĵoj, ĉar ĉiuj ade malaperis kaj nune la vilaĝeto ŝajnas koncentrita loko.

La loko havis propran urbodomon ĝis la jaro 1834, sed ekde tiam ĝi apartenas al municipo Luna. La distanco de Lacorvilla al Luno per vojetoj estas nur 8 km, kaj promenante oni povas fari tion je malpli ol du horoj, sed por veturi tien per tre simpla aŭtovojo la longeco estas 20 km, kaj oni bezonas pli malpli 22 minutojn por fari la vojaĝon.

Monumentoj kaj interesaj lokoj[redakti | redakti fonton]

Preskaŭ ĉiuj konstruaĵoj estis faritaj el ŝtono kaj nur kelkaj pli modernaj domoj estis faritaj el brikoj. Ili estas tre simplaj, ornamitaj nur per familiaj ŝildoj aŭ skribaĵoj sur la ĉefaj eniraj pordegoj aŭ foje ĉe fenestroj, ĉiam je simplaj desegnoj. La domaj tegmentoj ĝenerale estas el artefaritaj tegoloj. La domoj restas ankoraŭ tre malmulte ŝanĝitaj, ili havas pordegon, kiu permesas eniri al laboraj tirbestoj kaj malgrandaj fenestroj. Kelkaj el ili havas balkonojn. La unufamiliaj domoj estas konstruitaj tute apude unu al aliaj. Ĉiuj havas almenaŭ du etaĝojn, kaj kelkaj eĉ tri. La kuirejo kaj la ĉambroj estas normale je la dua etaĝo. La urbeto konsistas ĉefe el longa ĉefa strato kaj kelkaj tre mallongaj stratoj. Tre eble tiu longa strato estis antaŭe antikva ĉefa vojo, pri kiu aperis neniu dokumento.

  • Paroĥa preĝejo dediĉita al Sankta Quiteria. La konstruaĵo konsistas el ununura navo dividita en kvar sekciojn per la muldado de la pilastroj. Ĝi havas platan plafonon kun diagonale ĉambritaj flankoj. La korusejo situiĝas ĉe la piedo sur lintela strukturo kaj lignaj kolonoj. La nura spaco videbla de la publika vojo estas la fasado, pintata kun duobla deklivo kaj kun la pordo enkadrigita en duonronda arkado, de giganta ordo. Apud ĝi estas la sonorilturo, kvadrata laŭplana, per kurba spajro finiĝanta. [6]
  • Ermitejo de Yequera. Ĝi estas romanika konstruaĵo el la 11-a kaj 12-a jarcentoj, kies situacio estas en la valo La Ruta je du kilometroj fore de Lacorvilla, kaj tutapude de la kastelo Yequera. Ĉi tiu simpla ermitejo kun ununura navo havas dispremitajn arkojn kaj tamburan absidon, ankoraŭ kovrita de ĝiaj originaj ŝtonplatoj, inter kiuj kreskis viglaj juniperoj, tre oftaj en la montoj de la areo. Ĝia kovrilo, kvankam tre difektita, konservas du radiajn sunhorloĝojn, kiuj markis la horojn dum jarcentoj. La ermitejo estas dediĉita al la Virgulino de La Candelera, kies laŭ parola tradicio oni konsideras alportita el Francio, kaj kies skulptaĵo estas unu metron alta kaj farita el blanka marmoro en la 16-a jarcento. Ĝi estas nuntempe konservita en la preĝejo de Santa Quiteria en Lacorvilla. Post jarcento sen ricevi pilgrimadon, en 2009 liaj devotuloj revenis el Lacorvilla kaj Luna por adori la Virgulinon de Candelaria aŭ Candelera en ŝia ermitejo Yéquera.[7][8]

Economio[redakti | redakti fonton]

Tradicie la ĉefa okupo de ĝiaj loĝantoj estis la agrokulturo kaj la brutobredado, sed ankaŭ la ligna ekspluatado (forstado). Nune la plejparto el la homoj estas emerituloj, kaj por multaj familiaj la vilaĝo estas la loko el ilia dua hejmo.

Je la semajnfinoj multaj ĉasistoj kaj biciklantoj venas al ĉi tiu urbeto. Oni povas promeni dekojn da kilometroj tra la ĉirkaŭaj montaroj preskaŭ sen trovi vojojn, kaj ankaŭ fari ekskursojn al neloĝataj lokoj kiel Júnez, Lacasta, Sierra Estronad, Sierra de los Blancos, Hispaniés kaj aliaj.

Naturo[redakti | redakti fonton]

La klimato estas mediteranea kun kontinentaj trajtoj. La minimumo vintre povas atingi -6 °C kaj la maksimumo en somero kutime atingas 36 °C. En la norda zono estas arbaroj de pinoj kaj ilekskverkoj kaj en la ombraj lokoj ankaŭ estas kverkoj. Kie ne estas arbaro, la tero estas kovrita per bonodoraj arbustoj, ĉefe timiano kaj rosmareno. La faŭno estas tipe mediteranea: kunikloj, vulpoj, aproj, cervoj, ĉamoj, perdrikoj, akcipitroj, agloj, vulturoj... La medio estas sufiĉe bone konservita, ĉar ĝi estas areo kun tre malalta loĝdenso kaj malmulte da homa premo, kio permesas la reakiron de la natura medio, antaŭe transformita de la homoj.

Vidu ankaǔ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]