Lagoj de la Ruĝa Roko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Supra Lago de la Ruĝa Roko.

La natura loko Lagoj de la Ruĝa Roko estas ene de la Nacia Naturrezervejo Lagoj de la Ruĝa Roko en sudokcidenta Montano, Usono. La natura loko okupas pli da tri kvaronojn de la Naturrezervejo kaj estis starigita por plibonigi la specian konservadon, ĉefe de tiaj akvobirdoj kiaj la trumpetocigno. Meze de la 1930-aj jaroj, estis ĉirkaŭkalkulitaj 69 trumpetocignoj restantaj en la kunigitaj subŝtatoj kaj pli da duono el ili troviĝis en la regiono kie nune estas la natura loko. La kreado de la Naturrezervejo markis unu el la plej fruajn klopodojn sekurigi protektadon por rapide maalaperiĝanta specio kaj la deklaro de natura loko plibonigis la protektostatuson de tiu habitato.

Usona Servo por Naturkonservado permesas nek motorajn nek mekanizadajn vehiklojn, inklude biciklojn. Kvankam kampado kaj fiŝkaptado estas permesitaj laŭ permesiloj, oni ne konstruis ŝoseojn aŭ konstruaĵojn kaj ankaŭ ne estas lignoproduktadominado, kongrue kun la 1964 Wilderness Act. La areoj de la natura loko ene de la Nacia Arbaro kaj la areoj de la Bureau of Land Management ankaŭ tipe permesas ĉasadon en ties sezono. Tamen pro sensiveco kaj konstanta endanĝeigo de la trumpetocigno, oni ne permesas ĉasadon en de tiu natura loko.

Konsista el nombraj lagoj, marĉoj kaj aliaj humidejoj, vizitanto plej verŝajne povos vidi ekzemplerojn de kanada gruo, blucindra ardeo kaj anasoj ol la timida trumpetocigno, eĉ se ties nombroj ege pliiĝis. Ankaŭ alkoj, vulpoj, histrikoj kaj mefitoj troviĝas la tutan jaron dum ankaŭ la kanada cervo, la hemiona cervo kaj la antilokapro oftas en la natura loko. Kvankam malpli komuna, ankaŭ la nigraj ursoj foje vidiĝas tie.

Ĉe la okcidenta limo de kio estas kolektive konata kiel Ekosistemo Granda Yellowstone , la natura loko apudas ankaŭ al la Nacia Arbaro Gallatin. Ne estas permesata kampado en tiu natura loko sed estas du apudaj kampadejoj disponeblaj en la rezerva sekcio ne markata kiel natura. Marŝado estas permesata escepte en kelkaj areoj dum specifaj jarsezonoj por protekti naturon.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]