Lahiĝan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lahiĝan · لاهیجان
urbo de Irano
Administrado
Lando  Irano
Provinco Gilano
Telefonkodo 0141
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 167 544  (2016) [+]
Geografio
Geografia situo 37° 12′ N, 50° 0′ O (mapo)37.20722222222250.003888888889Koordinatoj: 37° 12′ N, 50° 0′ O (mapo) [+]
Alto 4 m [+]
Horzono UTC+03:30
Lahiĝan · لاهیجان (Irano)
Lahiĝan · لاهیجان (Irano)
DEC
Lahiĝan · لاهیجان
Lahiĝan · لاهیجان
Situo de Lahiĝan · لاهیجان

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Lahijan [+]
vdr

Lahiĝan (perse لاهیجان) estas universitata urbego, distrikta ĉefurbo kaj mara feriejo en la Provinco Gilano, en norda Irano. La loknomo signifas: loko, kie silko akireblas.

Panoramo en Lahiĝan

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Panoramo en Lahiĝan

Lahiĝan situas ĉe la Kaspia Maro sur ties marborda ebenaĵo kaj iom sur la norda deklivo de la Montaro Elborz. Raŝto troviĝas 37, Teherano 212 km [2].

Historio[redakti | redakti fonton]

En la antikvaj tempoj Lahiĝan estis unu el la plej gravaj silko-produktantaj centroj de Irano. Inter la konkerintoj menciindas la mongoloj kaj rusoj. Sub brita koloniado de Hindio ruza iranano spionadis teknologion de teokultivo, poste en Lahiĝan komenciĝis produktado de la teoj. La urba municipo estis fondita en 1928.

Muzeo pri teo

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Lahiĝan historie estis turismocentro de la islama mondo dum malsamaj epokoj, krome ofte grava komerca centro de la regiono. Pri la silko kaj teo jam estas priskribo pli supre. Nuntempe pro la kulturo kaj favora klimata kondiĉo Lahiĝan estas grava turistnabo en norda Irano.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Lahiĝan havas kaspian aŭ subtropikan klimaton. La averaĝa precipitaĵo varias inter 1200 kaj 1800 mm. La klimata privilegio de Lahiĝan prezentas fekundan naturan vegetaĵaron.

tombo de ŝejko Zahed

Trafiko[redakti | redakti fonton]

En Lahiĝan trairas la ĉefvojo inter Raŝto-Ŝario, krome estas lokaj vojoj al Kaspia Maro respektive al interno de la lando.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • interalie WikiTrans

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]