Lajos Ács

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lajos Ács
Persona informo
Naskonomo Feldmann Lajos
Naskiĝo 22-an de septembro 1922 (1922-09-22)
en Budapeŝto
Morto 18-an de septembro 1968 (1968-09-18) (45-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Óbuda Cemetery
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo politikistoekonomikisto
vdr

Lajos Ács [lajoŝ Aĉ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Ács Lajos estis hungara politikisto, ekonomikisto. Lia origina familia nomo estis Feldmann ĝis 1947.

Lajos Feldmann[1][2] naskiĝis la  22-an de septembro 1922(nun 1922-09-22) en Budapeŝto, li mortis la 18-an de septembro 1968 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Lajos Ács estis edukita en Pilisvörösvár, li maturiĝis en mezlernejo en sia naskiĝurbo en 1941, poste li studis 2 jarojn en Teknikuniversitato palatino József, dum kaj poste li laboris en banko, respektive minejo. En 1943 li aliĝis al la sindikato, en 1945 al la komunistoj. Li finis komunistan kurson en 1947, akademion en Moskvo en 1953. Hejmenveninta li havis altajn postenojn en la partia hierarkio, eĉ li estis parlamenta deputito (1953-1957). Dum la hungara revolucio de 1956 li ne apogis politikon de Imre Nagy (politikisto), fine li rifuĝis al la pola ambasadorejo. Pli poste li jam ne havis partiajn funkciojn, sed li ne estis punita. Li estis bankisto, krome li plulernis en Scienca Universitato Loránd Eötvös, en la studjaro 1965 en Usono helpe de stipendio. En 1968 li estis postenulo de la financa ministerio, kie li partoprenis en Nova ekonomia mekanismo. Pli frue li kandidatiĝis (CSc) en 1961 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li edziĝis en 1950, li mortigis sin en 1968. Li ricevis premiojn inter 1948-1998.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Egyesítő konferenciáink eredményei (1948)
  • A pártcsoportok és pártbizalmiak feladatai (1952)
  • A szocialista hitel elméletének néhány időszerű kérdése (monografio kaj disertaĵo, 1961)
  • A szocialista pénz elmélete (1966)
  • The Effects of the Banking System on Enterprise Management under the New Hungarian Economic Mechanism (1968)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]