Lajos Ejury
Lajos Ejury | |
---|---|
Lajos Ejury | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 21-an de aŭgusto 1870 en Kutas |
Morto | 8-an de decembro 1965 (95-jaraĝa) en Keszthely |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd |
Familio | |
Patro | Nándor Ejury |
Okupo | |
Okupo | apotekisto • universitata instruisto • naĝisto • skermanto |
Lajos Ejury [lajoŝ ejuri], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ejury Lajos estis hungara apotekisto, kemiisto, altlerneja instruisto, naĝisto.
Lajos Ejury[1] naskiĝis la 21-an de aŭgusto 1870 en Kutas, li mortis la 8-an de decembro 1965 en Keszthely.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Lajos Ejury frekventis bazlernejon en Tarany, mezlernejojn en Csurgó kaj Debrecen, poste li akiris farmacian diplomon en Reĝa Scienca Universitato de Budapeŝto en 1893. Dum la studentaj jaroj li praktikadis en pluraj apotekoj de la lando. Li estis praktikanta farmaciisto en pluraj urboj de la lando inter 1894-1898, poste li estis asistanto de la ekonomia instituto en Debrecen tri jarojn, inter 1901-1907 en simila instituto en Kassa. Intertempe li doktoriĝis en 1904 en Universitato Francisko Jozefo de Kolozsvár. Ekde 1907 li instruis en Ekonomia Akademio (Magyaróvár), ekde 1912 jam kiel katedrestro, en 1926 li profesoriĝis. En 1933 li pensiuliĝis, tamen poste li laboris en apoteko en Keszthely. Depost la 2-a mondmilito li helpis la reorganizadon de la Altlernejo de Keszthely. Li ricevis premion en 1934.
Sporta kariero[redakti | redakti fonton]
Lajos Ejury vivis en pluraj lokoj, tamen somere li estis ĉe la Balatono, kie li naĝis. En 1896 li venkis en naĝkonkurso inter Balatonfüred-Tihany, en la sekva jaro li estis la unua ĉampiono en tranaĝo de Balatono (Balatonfüred-Siófok). En Magyaróvár li partoprenis en la skermista kaj remista vivo, li establis sportejon kaj boatejon, en 1914 li aranĝis sportan festivalon por altlernejaj studentoj.
Liaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]
- Tanulmányok a borok nitrogéntartalmáról (1904)
- Jegyzetek a mezőgazdaság természettanából (1905)
- Gazdasági éghajlattan (1906)
- Chemia. 1. köt. Szervetlen chemia. (1907)
- Természettani és vegytani alapismeretek (1929)
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM52487;jsessionid=C98E173F027AA47363D1A8AB8153EF74 hungarlingva datenaro de muzeo