Lajos Ernst

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lajos Ernst
Karikaturo pri Lajos Ernst fare de Tibor Pólya (1915)
Karikaturo pri Lajos Ernst fare de Tibor Pólya (1915)
Persona informo
Naskonomo Ernst Lajos
Naskiĝo 29-an de aprilo 1872 (1872-04-29)
en Peŝto
Morto 31-an de marto 1937 (1937-03-31) (64-jaraĝa)
Tombo Juda tombejo sur Kozma strato
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo artkolektanto • mecenato
vdr

Lajos Ernst [lajoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ernst Lajos estis hungara kolektisto, mecenato, muzeestro, membro de Societo Szinyei Merse Pál. Lia malofta familia nomvarianto estis Ernszt.

Lajos Ernst [1] naskiĝis la 20-an de aprilo 1872, li mortis la aprilo de 1937.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Lajos Ernst devenis el riĉa juda familio. Pri la lernojaroj mankas informoj. Li aĝis 15, kiam li komencis kolekti grafikaĵojn, poste aliajn artaĵojn. En 1894 li jam pruntedonis signifan kvanton de pentraĵoj al ekspozicioj. En la sama jaro li fondis ekspozicion. Li havis bonajn kontajtojn kun la hungaraj pentristoj. Li rekonis, ke ankaŭ la skizoj estas valoraj, tial li ankaŭ ilin kolektis. En la sekvaj jaroj li ofte aranĝis ekspoziciojn. En 1912 li fondis la unuan hungaran privatan muzeon. Ekde 1917 li aranĝis aŭkciojn. En la malfruaj 1920-aj jaroj li bankrotiĝis, fine li mortigis sin en nekonataj cirkonstatoj.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • A magyar történeti festészet (1910)
  • Petőfi arcképei (1922)

Fontoj[redakti | redakti fonton]