Lajos Nagy (juristo)
Lajos Nagy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 7-an de aŭgusto 1911 en Târgu Mureș |
Morto | 2-an de aprilo 1986 (74-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | jurosciencisto • bibliografo |
NAGY Lajos [nadj] (naskiĝis en Marosvásárhely la 7-an de aŭgusto 1911 kaj mortis en Budapeŝto la 2-an de aprilo 1986) estis hungara juristo, bibliografo, doktoro pri ŝtat- kaj jursciencoj (1974).
Biografio[redakti | redakti fonton]
Lajos Nagy havigis jurdoktortitolon en 1932 en la Universitato Ferdinand la 1-a en Kluĵo. Li estis advokato en Marosvásárhely. En 1942 li faris komunan ĵuĝistan-advokatan ekzamenon en Budapeŝto kaj li iĝis prokuroro en Marosvásárhely, pli poste en Kolozsvár la juĝisto de tribunalo. Ekde 1943 li iĝis kunlaboranto ankaŭ de la Erdélyi Tudományos Intézet. Li estis unu el organizintoj de la Vásárhelyi Találkozó. Li estis amiko kaj jurkonsilanto de Áron Tamási. Dum sia milita servo en la dua mondmilito li iĝis sovetia militkaptito, de kie en junio 1948 li venis Budapeŝton. Ekde oktobro de 1948 li estis kunlaboranto de la Kelet-európai Tudományos Intézet. Li gvidis la kolektlaboraĵojn de la Magyar Jogi Bibliográfia (1825-1945). En lia redaktado aperis la bibliografio de la hungara jura literaturo (1945-1983), la Állam- és jogtudomány bibliográfiája (en volumoj, Bp., 1956-1985 , kun Veredy Katalin). Li estis laŭreato de la Akadémiai Nagydíj (1982).
Verkoj[redakti | redakti fonton]
- A kisebbségek alkotmányjogi helyzete Nagyromániában (Kolozsvár, 1944.);
- A szocialista típusú államok tételes anyagi büntetőjogi szabályainak áttekintése és a vonatkozó irodalom vázlatos bibliográfiája (Bp., 1954); *Fellebbezés a büntetőperben (Bp., 1960);
- Bibliography of Hungarian legal literature 1945-1965 (Bp., 1966);
- Tanúbizonyítás a büntetőperben, Bp., 1966;
- Ítélet a büntetőperben, Bp., 1974; ruse, Moszkva, 1982);
- Katalog juridicseszkih dokumentacionnüh isztocsnikov szocialiszticseszkih sztran (Potsdam-Babelsberg, 1976);
- A magyar jogi információszolgáltatás forrásai és eszközei (Bp., 1977);
- Magyar állam-és jogelméleti bibliográfia (1950-1980, kun Papp Ignác, Szeged, 1980).