Lajos Petrik

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lajos Petrik
Persona informo
Naskiĝo 5-an de decembro 1851 (1851-12-05)
en Sopron
Morto 7-an de junio 1932 (1932-06-07) (80-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Teknologia Universitato Graz
Subskribo Lajos Petrik
Familio
Frat(in)o Géza Petrik
Okupo
Okupo kemiisto • ceramikisto • redaktoro
vdr

Lajos Petrik [lajoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Petrik Lajos estis hungara kemiisto, instruisto, turisto.

Kovrilpaĝo de libro de Lajos Petrik

Lajos Petrik [1] naskiĝis la 5-an de decembro 1851 en Sopron. Li mortis la 7-an de junio 1932 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Lajos Petrik frekventis mezlernejojn en sia naskiĝurbo kaj Pozsony, poste li akiris diplomon en teknika universitato en Graz. Inter 1874-1889 li samloke instruis. En 1878 li estis soldato kaj li partoprenis en okupado de Bosnio. Ekde 1880 li instruis en industria lernejo, kie li iĝis lernejestro en 1907. Dum instruado li okupiĝis pri ceramikaĵoj, argilaĵoj, porcelanoj, li apartenis al la plej konataj spertuloj pri porcelanoj. En 1891 li aliĝis al la turista movado, li estis ankaŭ montgrimpanto. Li redaktis turistan gazeton, kie li ankaŭ kontribuis. En 1911 li estis nomumita reĝa konsilisto. Li ricevis premion jam en Bosnio en 1878, poste serban kaj 2 hungarajn premiojn.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Az agyag-, üveg-, cement- és ásványfestékiparnak szolgáló magyarországi nyersanyagok részletes katalógusa (1885)
  • Cserépgyártásunk az agyagipari kiállításon (1891)
  • A pink-colour lényeges alkotórésze (1906)
  • Az agyagiparos (1913) - vidu la bildon!

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • montopinto en Tatro (nun jam alinomita al Sokolia veža)
  • kemia lernejo portas la nomon Petrik Lajos

Fontoj[redakti | redakti fonton]