Lajos Zalaváry

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lajos Zalaváry
Lajos Zalaváry
Lajos Zalaváry
Persona informo
Naskiĝo 1-an de junio 1923 (1923-06-01)
en Budapeŝto
Morto 13-an de februaro 2018 (2018-02-13) (94-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo arkitekto
vdr

Lajos Zalaváry [lajoŝ zalavAri], laŭ hungarlingve kutima nomordo Zalaváry Lajos estis hungara arkitekto, altlerneja instruisto, membro de Hungara Arta Akademio (2011).

Lajos Zalaváry[1] naskiĝis la 1-an de junio 1923 en Budapeŝto, li mortis la 13-an de februaro 2018 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Lajos Zalaváry studis ekde 1942 en Reĝa Hungara Teknikuniversitato de Budapeŝto, kiun la mondomilito interrompis. En 1944 li estis transportita al nazia Germanio, fine al okupita Danio. En 1946 li laboris en Stokholmo. Reveninte hejmen, li laboris en oficejo de Jenő Kismarty-Lechner. En 1949 li akiris diplomon, liaj plej gravaj instruistoj estis Iván Kotsis kaj Károly Weichinger. Ekde la sekva jaro li instruis en la teknikuniversitato. Post siaj studoj li laboris en ŝtata arkitektura oficejo ĝis la emeritiĝo. Inter 1953-1955 li studis en majstrolernejo. En 1965 li ekhavis la postenon atelierestro. Li ricevis premiojn inter 1956-2014, el kio elstaras premio Kossuth en 1991.

Elektitaj planitaj konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • loĝkolonio en Csepel (distrikto) (1954–1958, kunarkitekto)
  • lernejo en Monto Vár (1960–1961)
  • banejo en Jászberény (1960-1964)
  • instituto pri surduloj en Budapeŝto (1965–1966)
  • kolegio pri fraŭlinoj en Budapeŝto (1965–1968)
  • hotelo en Budapeŝto (1979–1982)
  • agrikultura instituto en Gödöllő (1990)
  • negoca domo en Budapeŝto (1991–1992)
  • biblioteko en Nagykanizsa (2000–2001)
  • lernejo en Budapeŝto

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]