Lambert Poell

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lambert Poell
Persona informo
Naskiĝo 22-a de marto 1872
en Den Bosch
Morto 7-a de januaro 1937
en Gemert-Bakel
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Okupo
Okupo katolika sacerdoto • esperantisto
vdr

Lambert Johan Joseph Marie POELL (naskiĝis la 22-an de marto 1872en Den Bosch, mortis la 7-an de januaro 1937 en Gemert-Bakel) estis katolika pastro kaj pioniro de la katolika sociala movado. Li estas rigardata kiel 3-a prezidanto de IKUE.

De 1909 ĝis sia morto li estis la religia konsultanto de "Nederlanda Katoliko", kies kunfondanto kaj unua prezidanto li estis. En 1920, okaze de la IKUE-Kongreso en Hago, li estis elektita prezidanto de Internacio Katolika, la asocio en kiun estis kunfandita IKUE dum iom pli ol unu jaro. Li rezignis kelkajn monatojn poste kaj en la lastaj vivojaroj li kunfondis kaj prosperigis la Internacian Katolikan Informejon (IKI) en Nederlando kaj estis ĝia prezidanto.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]