Purpura lamio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Lamium purpureum)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Purpura lamio
purpura lamio (Lamium purpureum)
Biologia klasado
Regno: plantoj Plantae
Subregno: trakeofitoj Tracheophyta
Superdivizio: spermatofitoj Spermatophyta
Divizio: angiospermoj Angiospermae
Klaso: dukotiledonoj Magnoliopsida
Subklaso: asteredoj Asteridae

lamiedoj Lamiidae

Ordo: lamialoj Lamiales
Familio: lamiacoj Lamiaceae
Martinov
Genro: lamio Lamium
Specio: Purpura lamio (Lamium purpureum L., 1753)
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Purpura lamio (Lamium purpureum L., 1753) estas jara (foje dujara) herbeca planto el la familio lamiacoj (Lamiaceae Martinov, 1820) ankaŭ nomataj Labiaete. Ĝi estas indiĝena de Eŭropo kaj Azio, sed estis enkondukita en Ameriko.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La planto altas 15-25 cm.
Folioj: ĝiaj folioj (1-2,5 cm longaj kaj preskaŭ samlarĝaj) havas koran formon, iom malregule krenelitan kun disaj haroj. La folioj fiksatas al la tigoj per petiolo. June ili leĝere ruĝas kaj verdiĝas maturiĝante.
Tigo: la disbranĉiĝanta tigo kvadratformas kaj iom raspas. Ofte ĝi nudas inter la bazaj folioj kaj la supraj.
Floroj: pseŭdoverticilaj, la floroj grupiĝas 6-10-ope je la akselo de la folioj. La purpura korolo, iom makulita, longas ĉirkaŭ 1 cm kun rekta tubo interne haroza kun "gorĝo" dilatita; la malsupra lipo kun meza lobo mallarĝiĝas baze; la supera harozas ekstere; la akenoj glatas.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Ili ĉefe kreskas en kampoj, ĝardenoj kaj vitoj, kie ili invademas kaj konsideratas kiel trudherboj; ilin oni renkontas en Eŭropo kaj okcidenta Azio.