Lanco (liturgio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la liturgia lanco, sur la Tablo de Ofero.

La Lanco (greko: λόγχη; Slavonic: Копіе́) estas liturgia ilo uzata dum la Dia Liturgio en la Bizanca Rito de la Orienta Ortodoksa Eklezio kaj la Orientaj Katolikaj Eklezioj.

La Lanco simbolas la lancon de Longino, kiu estis uzita je la tempo de la morto de Kristo sur la Kruco por piki lian flankon, el kiu fluis sango kaj akvo (Johano 19:34). Ĉi tiu evento tradicie interpretiĝas kiel antaŭfiguro de la Sanktaj Misteroj (Sakramentoj) de la Eŭkaristio kaj Bapto.

La Lanco estas unu el la Sanktaj Vazoj kutime garditaj sur la Tablo de Ofero (Prothesis), kie la pano kaj vino estas preparitaj por la Eŭkaristio. Ofte kiam Kaliko kaj Diskos (Pateno) estas faritaj, Asterisko kaj Kulero estos faritaj por parigi ilin. La Lanco estas normale farita el valora metalo (aŭ almenaŭ tegita kun arĝento kaj/aŭ oro), havas punkton sufiĉe akra por tranĉi la panon, kaj ofte havos krucon fine de la tenilo.

La Lanco estas uzita dum la Liturgio de Preparo kiam la pastro tranĉas la Ŝafidon (Hostion) el la Prosphoron (panbulo de fermentita pano) kiu estos konsekrita por fariĝi la Korpo de Kristo. La Lanco estas ankaŭ uzita antaŭ Sankta Komunio por tranĉi la Ŝafidon en pecojn por ke la pastraro kaj fideluloj komuniu el ĝi.

En la Euchologion estas ankaŭ speciala Preĝo de la Lanco kiu povas esti dirita de la pastro kiam iu estas malsana.

La Lanco, estanta sanktigita objekto, ne povas esti uzita por ajna celo alia ol la liturgiaj uzoj por kiu ĝi estas nomumita.