Lars Ahlin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Literaturo > Svedlingva literaturo


Lars AHLIN (naskiĝis la 4-an de aprilo 1915 en Sundsvall; mortis en 1997) estis multinflua sveda romanverkisto ĉirkaŭ la mezo de la 20-a jarcento.

La frua romano Tåbb med manifestet prezentas multajn el la centraj ideoj de la verkado de Ahlin: Juna proleto trovas la komunisman ideologion nekontentiga, rifuzas rigardi la socion pli valora ol la individuon, kaj atingas pli bonan mem- kaj mondokomprenon pere de sekularigita luterana teologio, kiu la homon perceptas sen antaŭpretigitaj opinioj kaj juĝas lin laŭ liaj agoj.

La serĉadon de graco per amo, kutime spertata kun humiliĝo kaj suferado, li spuras en kelkaj sekvantaj romanoj. La plej konataj el ili estas Min död är min (1945; Mia morto apartenas al mi), Kanelbiten (1953; La cinamona knabino), kaj Natt i marknadstältet (1957; Nokto en foira tendo).

Lia plej eksperimenta verko estas Om (1946; Se/Pri/Ĉirkaŭ). Ahlin publikigis kelkajn librojn ankaŭ en la okdekaj jaroj, inter ili la aŭtobiografian romanon Sjätte munnen (1985; La ses buŝoj).

Ahlin ricevis kelkajn literaturajn premiojn, interalie la premion de la naŭ en 1960, la Grandan Nobelpremion en la jaro 1962 kaj en 1966 la Malgrandan Nobelpremion.

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

Alveno per paraŝuto, novelo, tradukis Ferenc Szilágyi, en: Vespera ruĝo anoncas ventegon.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]