Lars Løkke Rasmussen
Lars Løkke Rasmussen | |||||
---|---|---|---|---|---|
antaŭ kastelo Amalienborg en Kopenhago aprile 2009
| |||||
Persona informo | |||||
Lars Løkke Rasmussen | |||||
Naskiĝo | 15-a de majo 1964 en Vejle | ||||
Religio | luteranismo vd | ||||
Lingvoj | dana vd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando Danio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Kopenhago vd | ||||
Partio | Venstre | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Sólrun Løkke Rasmussen vd | ||||
Infanoj | Bergur Løkke Rasmussen vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • juristo vd | ||||
Aktiva en | Kopenhago vd | ||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
ĉefministro de Danio | |||||
Dum | 5-a de aprilo 2009 – 3-a de oktobro 2011 | ||||
Antaŭulo | Anders Fogh Rasmussen | ||||
Sekvanto | Helle Thorning-Schmidt | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Lars Løkke RASMUSSEN (naskiĝis la 15-a de majo 1964 en Vejle) estas dana politikisto. Ekde aprilo 2009 ĝis oktobro 2011 li estis la ĉefministro de Danio. Li anstataŭigis la ĝis-tiaman ĉefministron Anders Fogh Rasmussen, kiu iĝis ĝenerala sekretario de NATO.
Lars Løkke Rasmussen estas membro de la dekstre liberalisma politika partio Venstre. Inter 1998 kaj 2009 li estis ties vicprezidanto, kaj en 2009 transprenis de Anders Fogh Rasmussen krom la ĉefministra posteno ankaŭ la pozicion de partia prezidanto.
Familio
Lars Løkke Rasmussen havas siajn familiajn radikojn en Vejle kaj laŭprofesie estas juristo. Ekde la jaro 1989 li estas edzo de la feroanino Sólrun Jákupsdóttir Petersen. Kune ili havas tri infanojn. La familio vivas en la loĝloko Græsted en la Regiono Hovedstaden, en la pleja nordo de la insulo Sjælland. Pro la deveno de sia edzino Lars Løkke Rasmussen ofte estas sur la Ferooj, kaj la infanoj lernas la feroan lingvon.
Nomo
Lars Løkke Rasmussen post Poul Nyrup Rasmussen kaj Anders Fogh Rasmussen estas la tria dania ĉefministro en serio, kiu portas la familian nomon Rasmussen sen havi ajnan parencan ligon al la du antaŭuloj. Pro tiu koincido de samaj familiaj nomoj la danoj kutimas diferencigi la tri ĉefministrojn laŭ la dua nomo, la naskiĝnomo de la patrino: Poul Nyrup, Anders Fogh kaj Lars Løkke, aŭ mallonge nur Løkke.
Antaŭe: | Ĉefministro de Danio | Poste: | |
---|---|---|---|
Anders Fogh Rasmussen | 2009 – 2011 | Helle Thorning-Schmidt |