Laurenz Lütteken

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Laurenz Lütteken
Persona informo
Naskiĝo 9-an de septembro 1964 (1964-09-09) (59-jaraĝa)
en Essen
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo muzikologo • ĵurnalisto • universitata instruisto
vdr

Laurenz Lütteken (naskiĝinta la 9-an de septembro 1964 en Essen) estas germana muziksciencisto. Ekde 2001 li estas ordinara profesoro pri muzikscienco ĉe la Universitato de Zuriko.

Laurenz Lütteken studis muziksciencon, germanistikon kaj arthistorion en Monastero kaj Hajdelbergo. En 1991 li doktoriĝis per tezo pri Guillaume Dufay. Lütteken laboris de 1992 ĝis 1995 kiel helpisto ĉe la muzikscienca fakejo de la universitato je Monastero, kie li fariĝis altlerneja instruisto. Ekde 2001 li profesoras muzikscience en Zuriko.

Li verkis multajn publikaĵojn pri la muziko de la 14-a ĝis 20-a jarcentoj. Ĉefaj laborkampoj estas la muziko de la malfrua mezepoko resp. de la renesanco kaj de la 18-a jarcento same kiel la muzika genro- kaj ideohistorio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]