Guillaume Dufay

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Guillaume Dufay (maldekstre) kun Gilles Binchois

Guillaume Du Fay (ofte ankaŭ Dufay) (* 5-a de aŭgusto 1397 (?) proksime de Bruselo; † 27-a de novembro 1474 en Cambrai) estis flandra komponisto, kantisto kaj muzikteoriisto. Li estas rigardata kiel fondino de la franc-flandra skolo kaj estis kune kun John Dunstable kaj Gilles Binchois unu el la antikvaj majstroj de la 15-jarcenta muziko.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Guillaume Dufay aktivis – post sia edukado kiel ĥorknabo en la katedralo de Cambrai (1409 ĝis 1412) - ekde 1414 ĉe la Koncilio de Konstanco, ekde ĉ. 1420 li deĵoris ĉe la familio Malatesta en Rimini kaj Pesaro. En 1424 li revenis al Cambrai. Du jarojn poste li ekdeĵoris en Bolonjo ĉe kardinalo Louis Aleman. En 1428 li estis ordinita tie kiel sacerdoto.

Ekde 1428 ĝis 1433 kaj ekde 1435 ĝis 1437 li estas membro de la papa kapelo en Romo kaj Florenco. En 1436 li komponis unu el siaj plej famaj verkoj, la moteton Nuper rosarum flores, kiu estis unuan fojon prezentita okaze de la inaŭguro de la kupolo de la katedralo de Florenco de Brunelleschi (ĉiurbe vivis papo Eŭgeno la 4-a ekzile). Ĉitempe komencis lia longdaŭra ligo al la familio d’Este en Ferrara, kiu apartenis al la plej gravaj mecenatoj de muziko. Ekde 1440 li denove aktivis en Cambrai, kie li kune kun Nicolas Grenon reviziis la kompletan muzikaĵokolekton. Kiel kanoniko li ankaŭ aktivis en la katedraladministracio. Ekde 1451/52 li staciis por ses jaroj ĉe la kortego de Savojo kaj ekde 1458 li vivis denove kiel klerikulo en Cambrai. Tie restis lia vivocentro, kvankam li plurfoje provis, trovi sekuran dungitecon en la sudo. Post mallonga malsano li mortis en Cambrai ĉ. 77-jare.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Liaj ĉ. 200 konservitaj komponaĵoj enhavas sakralajn kaj profanajn verkojn: sep kompletajn mesojn kaj mespartojn, tri magnifikatojn, 24 himnojn kaj aliajn liturgiajn verkojn, 19 latinajn motetojn sakralajn kaj profanajn, kolekton da unuvoĉaj ĥoraloj kaj krome pli ol 80 kanzonojn franc- kaj itallingvajn. Krom tio kelkaj el anonimaj muzikaĵoj de la 15-a jarcento eble estas atribuenda al li (la disputoj pri tio plenigas volomojn).

Lia tuta sakrala muziko estas voĉkanta, kvankam eblas, ke oni plifortigis la kantvoĉojn per instrumentoj. Ankaŭ la rondeloj, baladoj kaj aliaj formoj de profana muziko ne estas nure komponitaj por muzikiloj.

Liaj unuaj kompletaj mesoj, la Missa sine nomine kaj la Missa Sancti Jacobi, devenas el la tempo antaŭ 1440 kaj montras unuafoje la uzadon de falsobordono (kiun eble inventis Dufay). Tie ĉi li aplikis la teknikon de kapmotivo, kiu kunigas la meson (kies partoj ĝis tiam kutime devenis de diversaj komponistoj) al unueca tuto. Ekde 1450 tamen la mesoj de Dufay montras anglan influon (precipe de John Dunstable): kanto firma kaj izoritmo. Tio ĉi transkondukis poste al kontrapunktaj formoj.

Ĉiuj liaj motetoj estas el la tempo antaŭ 1450 kaj estas kompleksaj izoritmaj motetoj. Elstara rilate nombrospekulativa kaj gematra signifenhavo estas lia moteto "Nuper rosarum flores" (1436, okaze de la konsekrado de la Florenca katedralo far‘ de Papo Eŭgeno la 5-a). La moteto baziĝas sur differencita nombroskemo, kies nombrovaloro enhavas bibliajn kaj eksterbibliajn religiajn signifojn. I.a. la proporcioj de la partoj de la voĉkanta komponaĵo konformas kun la proporcioj de la Salomona templo nomitaj en la biblio.

El kvar Lamentationes verkitaj okaze de la falo de Konstantinopolo (1453) nur unu konserviĝis

Dufay enkondukus anstataŭ la antaŭe kutimaj nigraj notoj la blankajn; Adam von Fulda ankaŭ atribuas al li aliajn novigadojn en la ntacio.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Dufay dumvive deĵoris ĉe la ĉefaj kortegoj de Eŭropo (Ferrara, Burgonjo, Savojo) kaj estis vizitata de gravaj komponistoj. Liaj samtempuloj jam opiniis lin kiel ĉefan muzikiston siatempan, kaj oni prezentis lian muzikon en tuta Eŭropo. Konsiderante, ke liatempe ne ekzistis la ebleco presi kaj disvastigi notojn, lia amasefiko estas des pli impona. Per lia verko komencis la preferita flegado de la kvarvoĉeco. Lia muziko markas per sia sonoriĉeco la muzikan stilon meze de la 15-a jarcento, en kiu oni atingas la samvalorecon de ĉiuj voĉoj en la polifonia kompzicio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Diskografio[redakti | redakti fonton]

  • "Quadrivium - Motetoj Vol.1" / Cantica Symphonia, Giuseppe Maletto (Glossa GCDP 31901)
  • "Tempio dell'Onore e delle Vertù - kanzonoj" / Cantica Symphonia, Giueseppe Maletto (Glossa GCDP 31903)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • David Fallows: Dufay. (= The Master Musicians Series). Londono, Toronto, Melbourne 1982, ISBN 0-460-03180-5
  • Peter Gülke: Guillaume Du Fay. Musik des 15. Jahrhunderts. Bärenreiter 2003, ISBN 3-7618-2026-7 (En tiu ĉi ekzistas ankaŭ verkarlisto)
  • Laurenz Lütteken: Guillaume Dufay und die isorhythmische Motette. Gattungstradition und Werkcharakter an der Schwelle zur Neuzeit. (germanlingve, el Schriften z. Musikwiss., Münster 4). Monastero 1993
  • Rudolf Bockholdt: Die frühen Messenkompositionen von Guillaume Dufay. (= Münchner Veröffentlichungen zur Musikgeschichte 5) Munkeno 1960
  • Hans Ryschawy, Rolf W. Stoll: Die Bedeutung der Zahl in Dufays Kompositionsart: Nuper rosarum flores. En: Musik-Konzepte, vol. 60, "Gullaume Dufay", S. 3-73. ISBN 3-88377-281-X
  • Craig Wright: Dufay at Cambrai: Discoveries and Revisions. En: Journal of the American Musicological Society, XXVIII (I975)
  • Dartus (Eld.): Un grand musicien cambrésien - Guillaume Du Fay. Préface de Norbert Dufourcq. Extrait du tome XCIV des Mémoires de la Société d'Émulation de Cambrai. Cambrai 1974
  • Van den Borren: Guillaume Du Fay, son importance ... Académie royale de Belgique, t. II, fasc. 2, 1926
  • Van den Borren: Guillaume Du Fay, centre de rayonnement... En: Bulletin de l'Institut historique belge de Rome. fasc. XX. Bruselo, Romo 1939