Lauterbourg
![]() |
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Lauterbourg (stacidomo). |
Lauterbourg / Lauterburg | ||
---|---|---|
la loka kirko sankta Triunuo | ||
Administrado | ||
Lando | ![]() | |
Regiono | Alzaco | |
Departemento | Bas-Rhin | |
Arondismento | Wissembourg | |
Kantono | Lauterbourg | |
Komunumaro | kommunumoj de la (rivero) Lauter | |
Urbestro | Jean-Michel Fetsch (jam ekde 2008, ankaŭ en 2020-2026) | |
Insee-kodo | 67261 | |
Poŝtkodo | 67630 | |
Demografio | ||
Loĝantaro | 2 274 (2010) | |
Loĝdenso | 202,1 loĝ./km2 | |
Geografio | ||
Koordinatoj | 48° 59′ N, 8° 10′ O (mapo)48.975288.17389Koordinatoj: 48° 59′ N, 8° 10′ O (mapo) | |
Alteco | 104 ĝis 129 m | |
Areo | 11,25 km2 | |
Situo | ||
Lauterbourg, franca prononco [loterBU:R], origine germane kaj alzace Lauterburg, prononco [LAŬtaburk], estas komunumo de Francio en la departemento Bas-Rhin, en la regiono Alzaco. Ĝi havis 2 274 loĝantojn en la jaro 2010[1].
Geografio[redakti | redakti fonton]
Lauterbourg troviĝas en la nordoriento de Alzaco ĉe la rivero Rejno, kiu konsistigas la orientan landlimon kun Germanio. Ĝi estas la plej orienta komunumo en kontinenta Francio (nekonsiderante Korsikon). La najbaraj komunumoj estas Scheibenhard, Neewiller-près-Lauterbourg kaj Mothern en Francio, Berg, Scheibenhardt, Neuburg am Rhein kaj Au am Rhein (trans Rejno) en Germanio. La komunumoj Scheibenhardt, Berg kaj Neuburg am Rhein situas norde de la komunumo, dividite per la rivero Lauter (Rejno), kiu same konsistigas la nordan landlimon kun Germanio.
Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Insee. Populations légales 2010 - 67261-Lauterbourg (france). Alirita 13-an de aprilo 2013.