Lawrence Stone

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lawrence Stone
Persona informo
Naskiĝo 4-an de decembro 1919 (1919-12-04)
en Epsom
Morto 16-an de junio 1999 (1999-06-16) (79-jaraĝa)
en Londono
Mortokialo Parkinsona malsano
Lingvoj anglafranca
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Alma mater Charterhouse School
Familio
Infano Robert Stone
Okupo
Okupo historiisto • universitata instruisto • arthistoriisto
vdr

Lawrence STONE (Epsom, Surrey, 4a de decembro 1919 - 16a de junio 1999) estis brita historiisto (angla). Oni konsideras lin fakulo pri la Angla enlanda milito kaj aliaj periodoj de la Historio de Unuiĝinta Reĝlando en la Moderna Epoko, kaj en aliaj temoj kaj historiaj kaj antropologiaj, kiel la geedzeco.

Li edukiĝis en Charterhouse School (1933-1938), la Sorbono (1938) kaj la Universitato de Oksfordo (1938-1940 kaj 1945-1946). Dum la Dua Mondmilito, li militservis kiel volontulo en la rezervo de la Royal Navy.

Stone instruis en la Universitato de Oksfordo inter 1947-1963, periodo post kiu li akiris la postenon de "Dodge Professor" de historio en la Universitato de Princeton (1963-1990).

Idearo[redakti | redakti fonton]

Liaj plej disvastigitaj verkoj estis The Crisis of the Aristocracy, 1558-1641 (La krizo de la aristokrataro) kaj The Family, Sex and Marriage in England, 1500-1800 (Familio, sekso kaj geedzeco en Anglio). En la unua li faris detalan kvantan studion pri etenda datumazo pri la ekonomia agado de la angla aristokrataro, por alveni al la konkludo, ke estis grava ekonomia krizo en la nobelaro en la 16a kaj 17a jarcentoj (konkludo kiu estis diskutita per la pruvo fare de Christopher Thompson ke la enspezoj -peerage's real income- estis pli altaj en 1602 ol en 1534 kaj esence kreskis ĝis 1641.) En la dua, Stone uzis similajn kvantajn metodojn por studi la familian vivon. La konkludo de Stone (estis malmulta amo en la geedzecoj antaŭ la 18a jarcento) okazigis polemikan kontraŭatakon fare de la mezepokismaj historiistoj kiuj asertis, ke Stone estis ignorinta la mezepokan periodon, en kiu estas pruvoj de multaj geedzecoj pro amo. Ĉirkaŭ la 1980-aj jaroj, Stone estis abandoninta sian tezon.

Stone estis unu de la ĉefaj pioniroj de la uzado de la metodoj de las sociaj sciencoj por studi la historion. Argumentis, ke la uzado de kvantaj metodoj (kvanta historio) por arigi datumojn, povas konduki al utilaj ĝeneraligoj por diversaj periodoj. Tamen li neniam proponis la serĉadon de historiaj leĝoj kiel ja faris Karl MarxArnold J. Toynbee. Por Stone, oni povas fari maksimume ĝeneraligojn pri unu jarcento, kaj ne plu. Li estis tre interesata en la studo de la popolaj pensmanieroj en la Moderna Epoko, laŭ la ekzemplo de la franca Skolo de Analoj, kvankam li malakceptis la teoriojn geografiajn de Fernand Braudel kiel troe simpligaj. Stone fidis plie en la kombino de la historio kun la antropologio.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • The Crisis of the Aristocracy, 1558-1641 (1965)
  • The Causes of the English Revolution, 1529-1642' (1972)
  • Family and Fortune: Studies in Aristocratic Finance in the Sixteenth and Seventeenth Centuries (1973)
  • The Family, Sex and Marriage in England, 1500-1800 (1977)
  • The Past and the Present (1981)
  • An Open Elite? England 1540-1880 (1984) kun Jeanne C. Fawtier Stone,
  • Road to Divorce: England, 1530-1987 (1990)
  • Uncertain Unions: Marriage in England, 1660-1753 (1992)
  • Broken Lives: Separation and Divorce in England, 1660-1857 (1993)
  • An Imperial State at War: Britain from 1689 to 1815 (1994) eldonisto

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Beier, A. L.; Cannadine, David & Rosenheim, James (eldonistoj) The First Modern Society: Essays in English History in Honour of Lawrence Stone, Cambridge, Cambridge University Press, 1989.
  • Berlatsky, Joel "Lawrence Stone: Social Science and History" el Recent Historians of Great Britain: Essays on the Post-1945 Generation eldonita de Walter L. Arnstein, Ames: eldonejo de la Iovaa Ŝtata Universitato, 1990.
  • Coleman, D.C. "The `Gentry Controversy'" pp. 165-178 el History Volume 51, 1966.
  • Davies, C.S.L. "Lawrence Stone" pp. 2-3 el History Today Volume 49, Issue # 9, September 1999.
  • Hexter, J. H. On Historians: Reappraisals of Some of the Makers of Modern History, Cambridge, MA: Harvard University Press, 1979.
  • Himmelfarb, Gertrude The New History and the Old, Cambridge, MA: Harvard University Press, 1987.
  • Hobsbawm, Eric "The Revival of Narrative: Some Comments" pp. 3-8 el Past and Present, Volume 86, 1980.
  • Kenyon, John The History Men: The Historical Profession in England Since the Renaissance, London: Weidenfeld and Nicoloson, 1983.