Lázaro Bruzón

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Lazaro Bruzon)
Lázaro Bruzón
Persona informo
Naskiĝo 2-an de majo 1982 (1982-05-02) (41-jaraĝa)
en Holguín
Ŝtataneco Kubo
Okupo
Okupo ŝakisto
vdr

Lázaro BRUZÓN BATISTA naskiĝis la  2-an de majo 1982(nun 1982-05-02) en Holguín estas kuba ŝaka grandmajstro. Li estas iama monda junior ĉampiono, dufoja amerika kontinenta ĉampiono, dufoja Iberoamerika ĉampiono kaj kvinfoja kuba ĉampiono. La 1a de majo 2012 li aperis en la FIDE rangolisto en la pozicio #31 per Elo-nombro de 2717.[1]

Bruzón ludis por la nacia teamo de Kubo ĉe la ŝakolimpikoj de Istanbulo 2000, Bled 2002, Calvia 2004, Turino 2006, Dresdeno 2008, Ĥanti-Mansijsko 2010, Istanbulo 2012 kaj Tromso 2014.[2]

En 2004 li gajnis unuafoje la Kuban Ŝakan Ĉampionumon kaj ripetis la venkon en 2005, 2007, 2009 kaj 2010.

Li gajnis la Torre Memorial ŝakturniron en Meksiko sinsekve en 2013, 2014 kaj 2015.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Biografio de Lázaro Bruzón (hispane). Arkivita el la originalo je 2020-10-22. Alirita 2020-10-13.
  2. Lazaro Bruzon ĉe OlimpBase (angle). Arkivita el la originalo je 2020-10-23. Alirita 2020-10-13.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]