La devena Lazy estas tute egaligita kun la tero, kreas ĝin nur arbarigita pejzaĝo kun ŝutmontoj el mineja agado inter Orlová kaj Havířov. La nombro de loĝantoj de la nuntempa Lazy estas sole 240. Ni trovos en Lazy krom la areo de minejo Nové jámy neniun signifan memorindaĵon. En la pejzaĝo de la eksa urbeto restas kelke da soliĝintaj monumentetoj kaj monumentoj. Pruvo de la eksa kresko estas nur strata reto, kiu restis konservita, sed sen konstruareo. La ŝoseoj kaj trotuaroj en kampoj kaj en herbejoj regule renkontiĝas en diversaj anguloj - ni povas nur antaŭsenti iliajn hodiaŭ jam neekzistantajn nomojn.
Lazy fariĝis memento de evoluo de indistrio, precipe dank' al nigra karbo. Plimulto de loĝantoj de nuntempa Orlová sub nocio Lazy imagas nur nigrakarban minejon situanta apud ĉefaj ŝoseoj ĝis Havířov kaj Karviná, sed ne la antaŭan urbon.