Lead Belly

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Lead Belly
Leadbelly with Accordeon.jpg
Persona informo
Naskonomo Huddie William Ledbetter
Aliaj nomoj Lead Belly
Naskiĝo 20-an de januaro 1888 (1888-01-20)
en Luiziano
Morto 6-an de decembro 1949 (1949-12-06) (61-jara)
en Novjorko
Mortokialo amiotrofa lateralsklerozo
Loĝloko Luiziano
Ŝtataneco Usono
Profesio
Profesio akordionistogitaristokantisto • surstrata artisto • muzikistokomponisto
Verkoj The Midnight Special and Other Southern Prison Songs
TTT
Retejo http://www.leadbelly.org/
v  d  r
Information icon.svg

Huddie William LEDBETTER (20a de Januaro, 1888 – 6a de Decembro, 1949) estis afrik-usona kantisto kaj muzikisto de bluso kaj popola muziko. Li estis fama pro sia forta voĉo, virtuozismo per dekdu-korda gitaro, kaj la popolkantaj normigoj kiujn li enkondukis. Li estis plej bone konata kiel Lead Belly. Kvankam multaj registrolistoj literumis lin kiel "Leadbelly", li mem verkis "Lead Belly", kio estas ankaŭ la literumado sur lia tomboŝtono[1][2] kaj la literumado uzita de la Fondaĵo Lead Belly.[3]

Lead Belly kutime ludis dekdu-kordan gitaron, sed li ankaŭ ludis pianon, mandolinon, harmonikon, violonon, kaj "windjammer" (diatona akordiono).[4] En kelkaj registraĵoj, li kantis dum aplaŭdado aŭ piedoklakado.

La kantoj de Lead Belly kovris ampleksan gamon de ĝenroj kaj temoj kiel gospelo; bluso pri virinoj, drinkado, prizonvivo, kaj rasismo; kaj popolkantoj pri vakeroj, prizono, laboro, maristoj, bovobredado, kaj dancado. Li verkis kantojn ankaŭ pri personoj el la novaĵoj, kiel Franklin D. Roosevelt, Adolf Hitler, Jean Harlow, la boksisto Jack Johnson, la junuloj de Scottsboro kaj Howard Hughes. Lead Belly estis metita en la Fam-Salono kaj Muzeo de Rokenrolo en 1988 kaj en la Luiziana Muzikfamula Promenejo en 2008.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Huddie William "Lead Belly" Ledbetter at Find a Grave [1] Alirita la 5an de Junio 2018.
  2. "Delta Blues.net". Arkivita el la originalo en la 19a de Septembro, 2010. [2] Alirita la 5an de Junio 2018.
  3. "Lead Belly Foundation". LeadBelly.org. Arkivita el la originalo en la 23a de Januaro, 2010. [3] Alirita la 5an de Junio 2018.
  4. (Somero 1994) “Leadbelly and His Windjammer: Examining the African American Button Accordion Tradition”, American Music 12 (2), p. 148–166.