Saltu al enhavo

Legendo de la virkoko de Barcelos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mezepoka krucmonumento pri la Legendo de la virkoko de Barcelos, kaj plej antikva bildo de tiu legendo, kun la virkoko sub Kristo krucumita, ĉe la ruinoj de la Palaco de la Grafoj de Barcelos.
La virkoko de Barcelos tradicia kaj moderna, el ceramiko kaj tutkolora.

La Legendo de la virkoko de Barcelos estas popola legendo de Portugalio kiu rakontas miraklan intervenon de mortinta virkoko en pruvo de senkulpeco de homo erare akuzita.[1] Ĝi estas asocia al monumentoj de la kolekto de la Arkeologia Muzeo, en la Palaco de la Grafoj de Barcelos.

Legendo[redakti | redakti fonton]

La plej populara versio de la legendo rakontas, ke iam la loĝantoj de Barcelos estis timigitaj pro okazinta krimo, kies kulpulon ankoraŭ oni ne malkovris. Iam aperis galego pri kiu oni suspektis. Oni malliberigis lin spite la fakton, ke li asertis sian senkulpecon, ĉar li nur iris kiel pilgrimanto al Santiago de Compostela,[2] por plenumi promeson faritan al dio.

Mortkondamnita per pendumado, la homo petis, ke oni portu lin al la juĝisto kiu kondamnis lin, kiu tiam estis en bankedo kun amikoj. La galego reasertis sian senkulpecon, kaj ĉiuj gapis, kiam li indikis al rostita virkoko kiu estis surtable manĝota kaj asertis:

Citaĵo
 É tão certo eu estar inocente, como certo é esse galo cantar quando me enforcarem! (Mi estas senkulpa tiom certe kiom tiu virkoko kikerikos kiam oni pendumos min!) 

Ĉiuj prifajfis, sed kiam la pilgrimanto estis pendumota, la rostita virkoko stariĝis el la tablo kaj ekkantis. Komprenante sian eraron, la juĝisto alkuris al pendumo kaj malkovris, ke la galego saviĝis nur ĉar estis fuŝa nodo. Oni liberigis lin tujtuje.[3]

Kelkajn jarojn poste, la galego revenis al Barcelos por skulpti la Cruzeiro do Senhor do Galo honore al la Virgulino Maria kaj al Santiago, monumento kiu estas nun en la Arkeologia Muzeo de Barcelos.[4]

Variaĵoj[redakti | redakti fonton]

En ĉiuj historioj, la legendo de la virkoko de Barcelos temas pri mortinta virkoko kiu kantas por pruvi senkulpecon de akuzito. Tamen estas variaĵoj de tiu historio, ekzemple la jenaj:

  • La pilgrimanto estas invitita de riĉulo al bankedo, kie oni ŝtelis arĝentaĵon.
  • La pilgrimanto gastas en loka gastejo, kaj la avarema posedanto akuzis false la pilgrimanton pro la krimo.[5]
  • Estas du pilgrimantoj, nome homo kaj lia filo. La filon oni akuzis kaj la patro pledas senkulpecon de sia filo alvokante virkokon al kantado.[6]
  • La virkoko kantas dum la akuzo, tial la homo neniam estas portita al la pendumo.
  • La miraklo okazas en Rioĥo, Hispanio asocia al monaĥo Domingo de la Calzada kaj al urbo Santo Domingo de la Calzada.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. O Senhor do Galo de Barcelos e o Milagre do Enforcado (Portugale), Infopédia (rete). Porto: Porto Editora, 2003-2011. Alirita en 2011, 7a de Februaro.
  2. galo de barcelos datita en 2010-10-06, alirita en 2020-12-25 en web.archive.org}}
  3. A lenda do Galo alirita en 2021-10-27 en Município de Barcelos
  4. Lenda do galo de Barcelos | www.visitportugal.com alirita en 2021-10-27
  5. galo de barcelos datita en 2010-10-06 kaj alirita en 2021-10-27 ĉe web.archive.org
  6. O Senhor do Galo de Barcelos e o Milagre do Enforcado - Infopédia alirita en 2021-10-27 ĉe Infopédia - Dicionários Porto Editora

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]