Legendoj pri Brno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
La rado kaj la drako de Brno estas hodiaŭ ekspoziciitaj en pordego de la malnova urbodomo.

La multaj ekzistantaj legendoj pri Brno rakontas pri interesaj momentoj de la historio de la moravia urbo Brno. La legendoj devenas ĉefe de la epoko de la tridekjara milito. La plej konataj parolas pri la rado kaj krokodilo, kiuj estas hodiaŭ ekspoziciitaj en la koridora traveturejo de la malnova urbodomo de Brno. Alia konata legendo rakontas pri la ruza elsaviĝo de Brnanoj de la sieĝo de svedaj soldatoj.

La rado de Brno[redakti | redakti fonton]

Proksimume 50 kilometrojn sude de Brno troviĝas urbo Lednice, kie en majo 1638 radfaristo Georgo Birk vetis kun amikoj, ke li sukcesos dum unu tago faligi arbon, fabriki el ĝi radon por veturilo kaj alruli ĝin al Brno antaŭ la vespera fermiĝo de la urba pordego. Li sukcesis tion en lasta momento, kiam oni jam estis fermontaj la pordegon. La urbestroj poste donacis al li barelon da vino kaj lokis la radon en la koridoron de la urbodomo.

La drako de Brno[redakti | redakti fonton]

La remburitan krokodilon ricevis la urbodomo donace ĉirkaŭ la jaro 1600, sed la popolo longe kredis, ke ĝi estas drako vivinta en la rivero Svratka kaj terorinta la tutan ĉirkaŭaĵon. Ĝi ĉasadis kokinojn, brutojn, eĉ homojn. Foje venis al la urbo junulo, vaganta metia submajstro, kiu promesis likvidi la drakon. Li postulis bovan felon kaj kalkon. Per kalko li plenigis la felon kaj alportis ĝin al la bordo de la rivero. La drako eliris, formanĝis la felon kaj subakviĝis por trinki. Tiam la kalko komencis kaŭstikiĝi kaj mortigis la drakon.

Kiel Brno saviĝis de svedoj[redakti | redakti fonton]

Fine de la tridekjara milito la svedoj sieĝis la urbon, kiu kvar monatojn heroe rezistis. Generalo Lennart Torstenson senpacienciĝis kaj deklaris antaŭ siaj oficiroj en gastejo, ke morgaŭ la armeo faros la lastan sturmon. Se la armeo ne sukcesos ĝis la tagmezo, ĝi retiriĝos kaj foriros. La priservanta gastejestro jam lernis iomete kompreni la svedan kaj nokte per sekretaj koridoroj venis al la urbo por sciigi la informon al komandanto Raduit de Suchet. Morgaŭ la 15-an de aŭgusto 1645 okazis ĝenerala sturmo. Ĉirkaŭ la 11-a horo la situacio de la urbanoj estis malespera, sed tiam oni komencis en la preĝejo de sanktaj Petro kaj Paŭlo sonorigi tagmezon. La svedoj, supozante ke jam estas tagmezo, vere retiriĝis. Ekde tiam oni sonorigas en la preĝejo tagmezon unu horon pli frue, do je la 11-a horo antaŭtagmeza.