Léon Bergiers

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Leon Bergiers)
Léon Bergiers
Persona informo
Naskiĝo 30-an de junio 1904 (1904-06-30) (119-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Belgio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr
Leon BERĴJE

Leon BERĴJE (france Léon BERGIERS) estis esperantlingva verkisto, aktiva en SAT kaj en la laborista movado inter la du mondmilitoj.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Berĵje naskiĝis en la 30-a de junio 1904 en Bruselo. Li prizorgis la interhelpan movadon, literaturajn kursojn, verkis franclingvan teatraĵon, kunlaboris al ruslingvaj revuoj. Kiel Esperantisto ekde 1922, li havis gravan rolon en SAT, ĝis proksimume 1930, kiam li brue forlasis la asocion kaj transiris al IPE. Verkis multajn rakontojn, priskribojn pri nuntempaj verkistoj por Sennacieca Revuo kaj La Nova Etapo. Li partoprenis al la fondado de IAREV kaj estis unu el ĝiaj komitatanoj, sed ŝajne ne estis tre aktiva en tiu kadro. Li poste tute malaperis el la movado.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

Originaloj[redakti | redakti fonton]

Rete legeblaj verkoj[redakti | redakti fonton]


Enciklopedio de Esperanto Enciklopedio de Esperanto

Flago de Esperanto
Ĉi tiu teksto estas prenita el la Enciklopedio de Esperanto 1934. Vi povas plibonigi ĝin per vikiigo kaj aktualigo de la enhavo. Kiam la origina teksto estos sufiĉe vikiigita kaj aktualigita, forigu ĉi tiun kadron, kaj anstataŭe enmetu la ŝablonon EdE en la artikolon.

Enciklopedio de Esperanto

Enciklopedio de Esperanto

Bergiers (berjie) Leon, belgo, organizanto. Nask. 30 jun. 1904 en Bruxelles. Prizorgis la interhelpan movadon, lit. kursojn, verkis francan teatraĵon, kunlaboris al ruslingvaj revuoj. E-isto de 1922. Havis gravan rolon en SAT, ĝis proks. 1930, de kiam li ne partoprenas movadan vivon. Verkis multajn rakontojn, priskribojn pri nuntempaj verkistoj por SR, La Nova Etapo. Libroforme aperis: tradukoj Servokapabla de Eekhoud, l927; La Morto de Blanjo de Tousseel, l925; la originalaĵo Ili, 1921.