Leonid Derbenjov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Leonid Derbenjov
Persona informo
Naskiĝo 12-an de aprilo 1931 (1931-04-12)
en Moskvo
Morto 22-an de junio 1995 (1995-06-22) (64-jaraĝa)
en Moskvo
Mortis per stomaka kancero vd
Tombo Vostryakovo Cemetery vd
Lingvoj rusa vd
Ŝtataneco SovetunioRusio vd
Profesio
Okupo poeto • kantoverkisto • kantotekstisto • juristotradukistoverkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Leonid Petrovich Derbenjov (ruse Леонид Петрович Дербенёв); naskiĝis la 12-an de aprilo 1931 en Moskvo, mortis la 22-an de junio 1995, Moskvo) estis rusa poeto, aŭtoro de vortumadoj de multaj kantoj.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Leonid Derbenjov naskiĝis la 12-an de aprilo 1931 en Moskvo. Dum Dua Mondmilito li loĝis en la vilaĝo Ulovo en Vladimira provinco, poste revenis Moskven. Lia unua poeziaĵo aperis en porinfana ĵurnalo "Pionerskaja Pravda", kiam Leonid studis en mezlernejo.

Post kiam li en 1954 Derbenjov finis lernadon en Moskva Instituto de Juro, li laboris kiel juristo kaj verkadis poeziaĵojn, kiuj aperis en diversaj ĵurnaloj. En 1959 Derbenjov lasis laboron de juristo.

Dum vivo li verkis pli ol 2000 poeziaĵojn, centoj da ili estas tekstoj de kantoj, ofte tre popularaj. Li verkis kantojn por multaj filmoj. Ankaŭ li tradukis kantoj en la rusa el aliaj lingvoj.[1]

Derbenev verkis la oficialan himnon de Joŝkar-Ola, la ĉefurbo de Mariio.

Li mortis la 22-an de junio 1995 en Moskvo pro stomaka kancero.

Derbenjov kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

Kelkaj kantoj de Derbenjov estis tradukitaj en Esperanto. Ekzemple, "Kien foriras infaneco?", "Dum vintro ŝtormas kaj fridas...", "Kanto pri feliĉo", "Insul’ de misfortuno", "Kanto pri leporoj", "Vulkan de pasi’"[2] Kelkajn el ili oni povas trovi ĉe YouTube.[3][4]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Леонид Дербенёв en "Красная книга советской эстрады".
  2. Esperantaj tradukoj de diversaj ruslingvaj kantoj de Paŭlo Moĵaev.
  3. Dum vintro ŝtormas kaj fridas... ĉe YouTube
  4. Kanto pri feliĉo ĉe YouTube